|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrobice
|
Municipo Hrobice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 7 km norde de urbo Pardubice, proksime de ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 269 loĝantoj (2024). En distanco de 2 km norde de la vilaĝo estas karba elektrejo kaj regiona termocentralo Opatovice. En la vilaĝo estas ekzerca centro por saltrajdaj ĉevaloj. Sportan rajdadon entreprenas ankaŭ "Stalo Hasák". Proksime de Hrobice estas moderna akvopreparejo de Vodovody a kanalizace Pardubice (Akvokondukiloj kaj kanalizoj Pardubice), kiu liveras akvon en akvokondukilan sistemon de la regionoj Pardubice kaj Hradec Králové. En la vilaĝo estas negranda alkoholfarejo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stéblová, Němčice, Bukovina nad Labem, Čeperka, Srch, Dříteč kaj Opatovice nad Labem.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 173 |
---|
1880 | 210 |
---|
1890 | 193 |
---|
1900 | 191 |
---|
1910 | 176 |
---|
1921 | 157 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 225 |
---|
1950 | 117 |
---|
1961 | 223 |
---|
1970 | 190 |
---|
1980 | 188 |
---|
1991 | 163 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 187 |
---|
2014 | 214 |
---|
2016 | 209 |
---|
2017 | 212 |
---|
2018 | 216 |
---|
2019 | 210 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 229 |
---|
2021 | 230 |
---|
2022 | 229 |
---|
2023 | 245 |
---|
2024 | 269 |
---|
Sude, proksime de la vilaĝo, estas Ŝtata natura rezervejo Baroch proklamita en la jaro 1998. La teritorio ampleksas 31,39 ha, el tio ĉirkaŭ 27 ha estas senalflua fiŝlago plejparte surkreskita per kano kaj tifao kaj 4 ha de torfmarĉejo. La lokalejo estas protektata pro apero de multaj raraj botanikaj specioj, ekzemple Marĉa epipakto (Epipactis palustris), vipurlango (Ophioglossum vulgatum), Karnokolora orĥido (Dactylorhiza incarnata), hidrokotilo (Hydrocotyle vulgaris) kaj aliaj, kaj multaj raraj zoologiaj specioj - amfibioj, reptilioj kaj mamuloj. Sed ĉefe ĝi estas signifa nestejo de 83 birdaj specioj, ekzemple de Griza ansero (Anser anser), Platbeka anaso (Anas platyrhynchos), Kana lokustelo (Locustella luscinioides) kaj signifa vivejo por pliaj 73 birdaj specioj.
Proksime de la vilaĝo estas natura memorindaĵo Tůň u Hrobic (Profundaĵo apud Hrobice), kiu estas malnova riverbrako de Elbo kaj ĝi prezentas reston de estinta apudelba pejzaĝo. Ĝi ampleksas 2,59 ha kaj estis proklamita en la jaro 1982.
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.