Hu Jia | |
---|---|
ĉina medioaktivulo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-a de Julio 1973 en Pekino |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Ĉefurba Universitato de Ekonomiko kaj Komerco - information engineering (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Zeng Jinyan (en) |
Okupo | |
Okupo | aktivisto de civilaj rajtoj komputosciencisto mediprotektulo publika konato |
Hu Jia (ĉine 胡佳, pinjine: Hú Jiā; nask. 25-a de julio 1973 en Pekino) estas ĉina aktivulo por civilaj rajtoj kaj mediprotekto.
Liaj gepatroj estis 1957 studentoj je la Ĉingŭa Universitato en Pekino kaj la Nankai-Universitato en Tianĵin, kiam ili estis persekutitaj dum la kultura revolucio kiel „dekstruloj“. Hu Jia mem finis 1996 siajn studojn en komputiko je la universitato por ekonomio kaj komerco en Pekino. Ekde tiam li engaĝiĝis en medioprotektado kaj sanoprotektado. En la malriĉaj regionoj de ĉinio li atentis pri la subprimado de la temo aidoso kaj fondis kun amikoj organizon por medicina antaŭzorgado. [1]
Ekde 2006 Hu Jia estis neoficiale sub doma aresto. 2007 li kaj lia edzino Zeng Jinyan, kiu gvidas blogon, nomigitaj por la EU-premio pri homaj rajtoj. Mallonge post ili estis per telefonkonferenco je la 26-a de novembro 2007 intervjuitaj de la subkomitato por homaj rajtoj de la Eŭropa Parlamento [2], li estis arestita pro „instigo al subfosado de la ŝtata povumo“, dum lia edzino Zeng Jinyan kaj lia filino plue estas sub doma aresto. Formale Hu Jia estis arestita en feb. 2008.[3] En aprilo 2008 li estis kondamnita pro „revoluciaj aktivecoj“ al tri kaj duona jaroj aresto.[4] Raportistoj sen limoj nomis Hu Jia „unu de la elstaraj reprezentantoj de la paca batalo por libereco de opinioj en Ĉinio“.
Malgraŭ antaŭaj protestoj de Ĉinio je la 23-a de oktobro 2008 la Eŭropa Parlamento donis la Saĥarov-Premion por mensa libereco al li. [5]
Amnesty International kritikis, ke la kondamnado de Hu kontraŭdiras al la promesoj de pekino, plibonigi la situacion de la homaj rajtoj antaŭ la olimpiaj Ludoj.
Hu Jia estas konvinkita budhano.