Hugo Schuchardt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hugo Ernst Mario Schuchardt | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1842 en Gotha | ||||
Morto | 21-an de aprilo 1927 (85-jaraĝa) en Graz | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao ![]() | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Bonna universitato ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto romanisto creolist (en) ![]() universitata instruisto kartvelologist (en) ![]() ![]() | ||||
Laborkampo | Lingvoscienco, eŭska lingvo, kreola lingvo, latinida lingvaro kaj romanistiko ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hugo Schuchardt, naskiĝis la 4-an de februaro 1842 en Gotha en la dukejo de 'Saksen-Coburg & Gotha' kaj mortis la 21-an de aprilo 1927 en Graz, Aŭstrio. Li estis interlingvisto, filologo kaj specialisto pri latinidaj lingvoj, la eŭska lingvo kaj en la dialektoj, ĉefe piĝinoj, kreolaj kaj la Mediteranea lingvafrankao.
Kun la eldono en 1888 de sia verko titolita "Auf Anlass des Volapüks" (Okaze de Volapuko), li promociis la kreon de nova internacia helplingvo por ĉiuj nacioj.
En 1901, li partoprenis en la komitato por krei Delegacion por alpreno de la lingvo internacia.
Li esploris pri la signifoŝanĝoj en individuaj vortoj kaj montris la gravecon studi tiucele la geografian distribuadon de vortoj. Tio poste kontribuis al la studado de lingvogeografio[1]. Biblieldone (en la eŭska lingvo) li kunlaboris kun Theodor Linschmann.
En Vieno estas strato kiu portas lian nomon ("Schuchardtstraße"), dum ankaŭ en Graz estas "Hugo-Schuchardt-Straße".