Humiligo estas ajna tipo de ago kiu publike aŭ persone humiligas homon, tio estas trudas al iu humilecon, fiere malaltigas iun, same kiel ties kulturon, dignecon, sekson aŭ seksan orientiĝon, etnecon, religion, pensaron, ekonomian nivelon, sciaron ktp. Kelkaj formoj de torturo estis foje akompanataj de publikaj humiligoj kiuj celas malbonigi la dignecon de la suferanto de la humiligo.[1][2] Diversaj organizoj defendantaj de la homaj rajtoj en la mondo konsideras la humiligon kiel formo de pasiva torturo kiu tute perfortas la homajn rajtojn.
La humiligo estas konsiderata kiel formo de grupĉikanado, speciale aplikita en situacioj de eduksistemo aŭ laborloko.
Pro psikologiaj tialoj humiligon oni povas fari kontraŭ si mem, temas pri humiliĝo.