Huzová (1869 Německá Husová, 1880–1910 Německá Huzová, 1921–1951 Německá Húzová; germane Deutsch Hause) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Vivas ĉi tie 572 loĝantoj (2024). Ĝi situas en Nízký Jeseník, proksimume 9 km norde de Šternberk ĉe ŝoseo al Rýmařov kaj trafluas tra ĝi rivereto Sitka.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Paseka, Ryžoviště, Mutkov, Šternberk, Dětřichov nad Bystřicí kaj Jiříkov.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1141.
Grandega plimulto de loĝantoj estis de germana loĝantaro. En la jaro 1938 la municipo estis enkadre de Sudetio alligita al nazia Germanio. Post la dua mondmilito la devena loĝantaro estis ellandigita kaj Huzová estis loĝigita de ĉeĥoj el la enlando, sed transloĝigita ĉi tien estis ankaŭ kroata minoritato el suda Moravio. En la postmilita periodo ankaŭ pereis granda parto de ĉi tieaj domoj.
Ekde la jaro 1850 Huzová estis kiel memstara municipo konsisto de politikaj kaj juĝeja distrikto Šternberk, en la jaro 1949 konsisto de distrikto Rýmařov, ekde la jaro 1960 de distrikto Bruntál kaj ekde la 1-a de januaro 2005 ĝi estas konsisto de distrikto Olomouc. Ĝisnuna memstara municipo Arnoltice estis alligita en la jaro 1961, simile Veveří en la jaro 1971.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 533 |
---|
1880 | 2 563 |
---|
1890 | 2 468 |
---|
1900 | 2 278 |
---|
1910 | 2 146 |
---|
1921 | 1 992 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 830 |
---|
1950 | 634 |
---|
1961 | 615 |
---|
1970 | 748 |
---|
1980 | 639 |
---|
1991 | 637 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 654 |
---|
2014 | 595 |
---|
2016 | 579 |
---|
2017 | 581 |
---|
2018 | 579 |
---|
2019 | 579 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 565 |
---|
2021 | 537 |
---|
2022 | 562 |
---|
2023 | 563 |
---|
2024 | 572 |
---|
- Huzová (katastra teritorio (k.t.) Huzová)
- Arnoltice (k. t. Arnoltice u Huzové)
- Veveří (k. t. Veveří u Huzové)
- Preĝejo de sankta Egidio
- Burgeto Huzová (1,6 km sude de la municipo)
- statuo de Immaculata el la jaro 1710
- mariana kolono
Partoj de municipo Huzová (3) |
---|
|
|