Háj ve Slezsku estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas inter urboj Ostrava kaj Opava. Vivas ĉi tie 3 245 loĝantoj (2024). Ĝi estas naskiĝloko de silezia vekanto, profesoro Antonín Vašek (1829–1880), kiu estis patro de poeto Petr Bezruč. Li havas sur Societa domo lokigita memortabulon. Háj ve Slezsku estas same naskiĝloko de verkisto Vladislav Vančura (1891–1942). Enkadre de Ostrava operaco, kiu estis nomo de armea operaco pri liberigo de urbo Ostrava kaj ties ĉirkaŭaĵo dum la Dua Mondmilito en la jaro 1945, ĉi tie okazis malfacilaj bataloj. En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo, en parto de la municipo - Smolkov, estas konstruita fuortaro Smolkov kaj multnombraj aliaj fuortoj de la ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo.
En la municipo troviĝas fervoja stacio Háj ve Slezsku.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kravaře, Velká Polom, Dolní Benešov, Hrabyně, Mokré Lazce, Dobroslavice kaj Kozmice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 649 |
---|
1880 | 1 808 |
---|
1890 | 1 891 |
---|
1900 | 2 211 |
---|
1910 | 2 621 |
---|
1921 | 2 657 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 302 |
---|
1950 | 2 935 |
---|
1961 | 3 314 |
---|
1970 | 3 307 |
---|
1980 | 3 368 |
---|
1991 | 3 299 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 312 |
---|
2014 | 3 283 |
---|
2016 | 3 272 |
---|
2017 | 3 278 |
---|
2018 | 3 259 |
---|
2019 | 3 272 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 255 |
---|
2021 | 3 179 |
---|
2022 | 3 212 |
---|
2023 | 3 223 |
---|
2024 | 3 245 |
---|
Partoj de municipo Háj ve Slezsku (5) |
---|
|
|