Hélène de Montgeroult | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hélène Antoinette Marie de Nervo |
Naskiĝo | 2-an de marto 1764 en Liono |
Morto | 20-an de majo 1836 (72-jaraĝa) en Florenco |
Tombo | Baziliko Santa Croce |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | André Marie Gautier de Montgeroult (en) Édouard Dunod de Charnage (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto muzikinstruisto |
Hélène de Nervo de MONTGEROULT (la 2-an de marto 1764, en Liono – la 20-an de majo 1836, en Florenco) estis franca pianisto kaj komponisto.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 106 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1]
Ŝi naskiĝis en Lyon en nobela familio. Dum sia junaĝo ŝi havis bonan muzikan edukadon, ŝi komencis sian edukadon kaj karieron en Parizo kun Nicolas-Joseph Hüllmandel, Muzio Clementi kaj eble kun Jan Ladislav Dussek.
Kiam ŝi estis 20 jaraĝa ŝi geedziĝis kun André-Marie Gaultier, markizo de Montgeroult, 28 jarojn pli aĝa ol ŝi. Ŝi regule partoprenis muzikajn renkontiĝojn, kie ŝi prezentis muzikon kune al amatoroj kaj internacie famaj profesiaj muzikistoj, francaj kaj eksterlandaj. Laŭ ofte citita raporto, la koncertestro Giovanni Battista Viotti kaj Héléne Montgeroult prezentis rimarkindajn violon- kaj pian-improvizaĵojn en tiaj semajnaj muzikaj sesioj. Tiel, per la influa reto de la muzika kaj socia elito, ŝiaj esceptaj kapabloj iĝis vaste konataj.
Sed la Franca Revolucio skuis grandan parton de tiu ĉi mondo de aristokrataj renkontiĝoj. En 1793, Hélène de Montgeroult kaj ŝia edzo forlasis Francion kun delegacio serĉanta subtenon eksterlande por savi la reĝinon Maria Antoinette de la gilotino. La geedzoj estis malliberigitaj de la aŭstroj kaj li mortis kiel aŭstra kaptito. Ŝi, liberigita kaj revene en Parizon estis akuzita antaŭ la Revolucia Tribunalo, juĝita kaj kondamnita al la gilotino pro sia fuĝo al eksterlando kaj pro sia nobela deveno [2].
Ŝi estis en danĝero de morto, nur ŝi estis savita danke al la fondinto de la Nacia Instituto de Muziko (Institut National de Musique), Bernard Sarette. Li konvinkis la Revolucian Tribunalon ke ŝi estis nemalhavebla al la lernejo kiel unu el la plej bonaj pianistoj en Francio, kaj li insistis ke ŝiaj instruado kaj spektaklo-kapablo estis esencaj al la Nacia Instituto. Klaviceno estis enkondukita en la juĝan proceson farita de la Komitato de publika sekureco, kaj Héléne Montgeroult ludis “La Marseillaise” en tia spirito ke "ĉiuj ĉeestantoj impulseme interligiĝis en kantado, gvidita de la prezidanta juĝisto." Tiel ŝi gajnis sian liberecon [3].
Post sia liberigo ŝi fuĝis al Germanio, revenante du jarojn poste por esti unu el la plej altrangaj profesoroj ĉe la Nacia Instituto de Muziko, la unua virin-profesoro nomumita tie [4]. La neado de sia nobela statuso estis kio permesis al ŝi publikigi siajn komponaĵojn kaj okupiĝi pri sia instrua kariero.
La Instituto, kies celo estis porti la muziklernadon en Francio al la plej alta nivelo, malfermis tri klasojn pri pianoforte, donante pli da lokoj al instrumento kiu dum klasikismo venis akirante pli da populareco. Héléne Montgeroult, interesita pri muzika pedagogio, okupiĝis pri la lecionoj kaj la verkado de sia pianinstrukcia metodo.
Ŝi ankaŭ instruis private kaj komponis; ŝi publikigis inter 1795 kaj 1811 plurajn volumojn da ‘Sonatoj por fortepiano’ (kelkaj kun violona akompano), ‘Pecon por fortepiano’, ‘Fantaziojn’, kaj ‘Ses Nokturnojn’ por solvoĉo kun fortepian-akompano.
Ekde sia 24 jaraĝo ŝi komencis labori pri sia famkonata pianmetodo, la trivoluma “Kompleta Kurso por Instruado de la Fortepiano, progresante de la unuaj elementoj al la Plej Grandaj Malfacilaĵoj” (Cours complet pour l'enseignement du forte piano, progrese gvidante des premiers éléments aux plus Grandes Difficultés). Ĝi estis registrita en 1814 kaj publikigita en Francio kaj en Germanio. Ĉi tie ŝi temigis fingrumadojn, manpoziciojn, kaj aliajn teknikojn. Ŝi verkis 972 ekzercojn por la volumo 1, kaj por la volumoj 2 kaj 3, 114 studojn kaj diversajn aliajn pecojn por ilustri siajn komentojn pri piantekniko, muzikstilo kaj bongusto [5] [6]. Tiuj ĉi pecoj ne estas simple pedagogiaj pecoj, sed ili eniris la koncertrepertuaron.
La verkoj de la eminenta pianisto, komponisto kaj instruisto Hélène de Montgeroult reprezentas gravan kontribuon al la riĉa franca pianrepertuaro de la malfruaj klasikaj kaj fruaj romantikaj periodoj. Ŝi influis la evoluon de la esprimplena cantabile stilo de la 19-a jarcento, ne nur kiel interpretisto kaj komponisto, sed ankaŭ kiel la verkinto de la famkonata pianmetodo.