Askold (Oskold) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kieva princo | |||||
Regado | 860/864 - 882 | ||||
Sekvanto | Olego la Saĝa | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Höskuldr (aŭ Haskuldr) | ||||
Naskiĝo | 9-a jarcento | ||||
Morto | 882 en Kievo | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Tombo | Kievo | ||||
Religio | ortodoksismo • paganismo vd | ||||
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Princo de Kievo | |||||
Dum | 860-882 | ||||
Antaŭulo | Kij | ||||
Sekvanto | Olego la Saĝa | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Askold (ankaŭ Oskold, norene Haskuldr, Höskuldr) — estas kieva princo (860/864 - 882), reganta laŭ unu versio kune kun Dir. Ekzistas versio, ke li estis ido de Kio — urbofondinto de Kievo.
Laŭ Komenca kroniko Askoldo kaj Dir estis bojaroj de novgoroda princo Rjurik. Je 864 ili estis senditaj al Konstantinopolo. Ili stopiĝis en Kievo, liberinte ĝin de Ĥazario. Sed en ĉi tia tempo Komenca kroniko diras ankaŭ, ke en Kievo regis ido de Kio.
Poste en Kroniko estis dirita, ke je 866 estis farita unua ekspedicio al Konstantinopolo (sed laŭ bizancaj kronikoj ĉi tiu ekspedicio okazis je 860).
Poste en Kroniko estis dirita, ke je 882 novgoroda princo Olego la Saĝa aneksis Kievon kaj murdis Askoldon kaj Diron.
Laŭ Unua Novgoroda Kroniko Askoldo kaj Dir komencis regi je 860, ĝis alveno de Rjurik al Novgorod, kaj ili ne estas ligitaj kun Rjurik.
Laŭ Dua Pskova Kroniko de 15a jarcento, Askoldo, Dir kaj Rjurik alvenis al Rusio kune.
Laŭ Nikona kaj Joakima Kronikoj: parto de rjurika bojararo alvenis al Askoldo je 870, je 872 pereis filo de Askold dum milito kontraŭ apuddonaj bulgaroj, je 875 estis milito inter Askoldo kaj Rjurik kaj milito kontraŭ peĉenegoj. Ekspedicio de 860 kontraŭ Konstantinopolo, laŭ tiaj kronikoj, estis je 874-875.
Laŭ Jan Długosz Askoldo estis ido de Kio — fondanto de Kievo.
Estis kelkaj hipotezoj pri origino de Askoldo kaj Diro: