Hăghig [hagig] (hungare: Hídvég [hidveg], malanova nomo Olthídvég, germane: Fürstenberg) estas komunumo en Rumanio norde de Braŝovo. Administre apartenas al ĝi Iarăşi (Nyáraspatak).
En 1910 Hídvég havis 2262 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1622 (50% hungaroj 43% rumanoj, 7% ciganoj).
Ĝia unua mencio estas en 1333 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Háromszék.