I2P - Nevidebla Interreto-Projekto | |
---|---|
Aŭtoro | I2P teamo |
Lasta stabila versio | 2.2.0[1] (13-a de marto 2023) |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | Java |
Lingvo(j) | multaj |
Programtipo | Samtavola komunikado |
Retejo | https://geti2p.net |
I2P (angle Invisible Internet Project, Nevidebla Interreto-Projekto) estas anonimiga reto kaj programo, kiu ebligas al programoj komuniki tra tiu ĉi reto. Ĉiuj datumoj estas volvitaj per kelkaj tavoloj de ĉifrado, kaj la reto sendas ilin per pluraj vojoj (t.n. tuneloj), kiuj ŝanĝiĝas por 10 minutoj.
Multaj aplikaĵoj estas haveblaj en la ĉefa pakaĵo de I2P, inter ili retpoŝto, BitTorento, IRC, kaj aliaj.
La I2P-projekto estis formita en 2003 kun la celo krei necenzureblan, sekuran kaj anoniman komuniksistemon. La celo estas funkcii sukcese en malamikaj medioj - eĉ kiam organizaĵoj kun grandaj financaj aŭ politikaj rimedoj atakas kontraŭ ĝi. Ĉiuj flankoj de la reto estas libera programaro kaj ili haveblas senpage.