En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ISO 3166-3 en la angla Vikipedio.
ISO 3166-3 estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). En ĝi estas difinitaj jam ne validaj kodoj de landaj nomoj, kiuj estis forigitaj el ISO 3166-1 ekde ties unua eldono en 1974. La oficiala nomo de la normo estas: Kodoj por reprezentado de nomoj de landoj kaj de ties subdividaĵoj – Parto 3: kodoj por landaj nomoj, kiuj estis uzataj antaŭe.[1] Unuafoje ĝi estis publikigita 1999.
Al ĉiu eksa nomo de lando en la normo ISO 3166-3 oni donas kvarliteran kodon. La unuaj du literoj estas la dulitera (alpha 2) kodo de la eksa landa nomo laŭ la normo ISO 3166-1, kaj la lastaj du literojn oni donas laŭ sekvaj reguloj:[2]
Krom la eksan landan nomon kaj ĝian kodon laŭ ISO 3166-3, ĉiu registraĵo en ISO 3166-3 enhavas ankaŭ ĝiajn eksajn kodojn laŭ ISO 3166-1, la periodon de ĝia valideco, la nova(j)n landa(j)n nomo(j)n kaj la nova(j)n kodo(j)n laŭ ISO 3166-1.
Post kiam la lando estas forigita el ISO 3166-1, ĝiaj eksaj kodoj estas rezervitaj por transira periodo ne malpli ol 50 jarojn daŭra, poste li povas esti donitaj al iu lando.
Se lando ŝanĝas sian nomon sen iu teritoria ŝanĝo, do ĝia cifera kodo laŭ la normo ISO 3166-1 restas la sama. Ekzemple, kiam en 1989 Birmo ŝanĝis sian nomon al Mianmaro, giaj aulitera kaj trilitera kodoj estis ŝanĝitaj, sed la cifera restis 104.
Nuntempe iuj naciaj domajnoj de la alta nivelo, respektivaj al forigitaj duliteraj kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 estas plu uzataj. Tamen, kelkaj duliteraj kodoj, forigitaj en la fino de 1980-aj aŭ en la komenco de 1990-aj neniam estis uzataj por iu nacia domajno.
Sube estas la kompleta listo de la aktualaj kodoj de la normo ISO 3166-3 kun la sekvaj kolumnoj:
Eksa landa nomo (eo) | Eksa landa nomo (en) | Eksaj kodoj | Periodo de valideco | Kodo de ISO 3166-3 | Novaj landaj nomoj kaj kodoj |
---|---|---|---|---|---|
Brita Antarkta Teritorio | British Antarctic Territory | BQ, ATB, - | 1974–1979 | BQAQ | Iĝis parto de Antarkto (AQ, ATA, 010) |
Birmo | Burma | BU, BUR, 104 | 1974–1989 | BUMM | Nomo ŝanĝiĝis al Mianmaro (MM, MMR, 104) |
Belorusa SSR | Byelorussian SSR | BY, BYS, 112 | 1974–1992 | BYAA | Nomo ŝanĝiĝis al Belorusio (BY, BLR, 112) |
Insuloj Kantono kaj Enderbero | Canton and Enderbury Islands | CT, CTE, 128 | 1974–1984 | CTKI | Iĝis parto de Kiribato (KI, KIR, 296) |
Ĉeĥoslovakio | Czechoslovakia | CS, CSK, 200 | 1974–1993 | CSHH |
Dividiĝis inter: Ĉeĥio (CZ, CZE, 203) Slovakio (SK, SVK, 703) |
Dahomeo | Dahomey | DY, DHY, 204 | 1974–1977 | DYBJ | Nomo ŝanĝiĝis al Benino (BJ, BEN, 204) |
Lando de Maud | Dronning Maud Land | NQ, ATN, 216 | 1974–1983 | NQAQ | Iĝis parto de Antarkto (AQ, ATA, 010) |
Orienta Timoro [noto 1] | East Timor | TP, TMP, 626 | 1974–2002 | TPTL | La nomo ŝanĝiĝis al Timor-Leste (TL, TLS, 626) |
Ĉeflanda Francio | France, Metropolitan | FX, FXX, 249 | 1993–1997 | FXFR | Iĝis parto de Francio (FR, FRA, 250) |
Franca Teritorio de Afaroj kaj Isaoj | French Afars and Issas | AI, AFI, 262 | 1974–1977 | AIDJ | Nomo ŝanĝiĝis al Ĝibutio (DJ, DJI, 262) |
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj | French Southern and Antarctic Territories | FQ, ATF, - | 1974–1979 | FQHH | Dividiĝis inter: Antarkto (AQ, ATA, 010) (Adelilando) Francaj Sudaj Teritorioj (TF, ATF, 260) |
Germana Demokratia Respubliko | German Democratic Republic | DD, DDR, 278 | 1974–1990 | DDDE | Iĝis parto de Germanio (DE, DEU, 276) |
Insularoj Gilbert kaj Ellice | Gilbert and Ellice Islands | GE, GEL, 296 | 1974–1979 | GEHH | Dividiĝis inter: Kiribato (KI, KIR, 296) Tuvalo (TV, TUV, 798) |
Jonstonatolo | Johnston Island | JT, JTN, 396 | 1974–1986 | JTUM | Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581) |
Midvejinsuloj | Midway Islands | MI, MID, 488 | 1974–1986 | MIUM | Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581) |
Nederlandaj Antiloj | Netherlands Antilles | AN, ANT, 530 [noto 2] |
1974–2010 [noto 3] | ANHH | Dividiĝis inter: Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba (BQ, BES, 535) Kuracao (CW, CUW, 531) Sint-Maarten (SX, SXM, 534) |
Neŭtrala Zono | Neutral Zone | NT, NTZ, 536 | 1974–1993 | NTHH | Dividiĝis inter: Irako (IQ, IRQ, 368) Sauda Arabio (SA, SAU, 682) |
Nov-Hebridoj | New Hebrides | NH, NHB, 548 | 1974–1980 | NHVU | Nomo ŝanĝiĝis al Vanuatuo (VU, VUT, 548) |
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj | Pacific Islands (Trust Territory) | PC, PCI, 582 | 1974–1986 | PCHH | Dividiĝis inter: Marŝala Insularo (MH, MHL, 584) Federacio de Mikronezio (FM, FSM, 583) Nord-Marianoj (MP, MNP, 580) Palaŭo (PW, PLW, 585) |
Zono de la Kanalo de Panamo | Panama Canal Zone | PZ, PCZ, - | 1974–1980 | PZPA | Iĝis parto de Panamo (PA, PAN, 591) |
Serbio kaj Montenegro | Serbia and Montenegro | CS, SCG, 891 | 2003–2006 | CSXX [noto 4] |
Dividiĝis inter: Montenegro (ME, MNE, 499) Serbio (RS, SRB, 688) |
Sikimo | Sikkim | SK, SKM, - | 1974–1975 | SKIN | Iĝis parto de Barato (IN, IND, 356) |
Suda Rodezio | Southern Rhodesia | RH, RHO, 716 | 1974–1980 | RHZW | Nomo ŝanĝiĝis al Zimbabvo (ZW, ZWE, 716) |
Usonaj Diversaj Pacifikaj Insuloj | United States Miscellaneous Pacific Islands | PU, PUS, 849 | 1974–1986 | PUUM | Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581) |
Supera Voltalando | Upper Volta | HV, HVO, 854 | 1974–1984 | HVBF | Nomo ŝanĝiĝis al Burkina Faso (BF, BFA, 854) |
USSR | USSR | SU, SUN, 810 | 1974–1992 | SUHH | Dividiĝis inter:[noto 5] Armenio (AM, ARM, 051) Azerbajĝano (AZ, AZE, 031) Estonio (EE, EST, 233) Kartvelio (GE, GEO, 268) Kazaĥio (KZ, KAZ, 398) Kirgizio (KG, KGZ, 417) Latvio (LV, LVA, 428) Litovio (LT, LTU, 440) Moldovio (MD, MDA, 498) Rusio (RU, RUS, 643) Taĝikio (TJ, TJK, 762) Turkmenio (TM, TKM, 795) Uzbekio (UZ, UZB, 860) |
Vjetnama Demokratia Respubliko | Viet-Nam, Democratic Republic of | VD, VDR, - | 1974–1977 | VDVN | Iĝis parto de Vjetnamio (VN, VNM, 704) |
Vejkinsulo | Wake Island | WK, WAK, 872 | 1974–1986 | WKUM | Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581) |
Demokratia Popola Respubliko Jemeno | Yemen, Democratic | YD, YMD, 720 | 1974–1990 | YDYE | Iĝis parto de Jemeno (YE, YEM, 887) |
Jugoslavio | Yugoslavia | YU, YUG, 891 [noto 6] |
1974–2003 | YUCS | Nomo ŝanĝiĝis al Serbio kaj Montenegro (CS, SCG, 891) |
Zaire | Zaire | ZR, ZAR, 180 | 1974–1997 | ZRCD | Nomo ŝanĝiĝis al Demokratia Respubliko Kongo (CD, COD, 180) |
Se necesas, ISO 3166/MA ĝisdatigas la normon ISO 3166-3. La ĝisdatigo de la normo ISO 3166-3 plene dependas de la ĝisdatigo de la normo ISO 3166-1.
ISO anoncis ŝanĝojn en bultenoj kiuj ĝisdatigis la aktualan normon, kaj eldonis novan version de la normo, kiu akumulas ĉiujn ŝanĝojn el la bultenoj. Ekde la julio de 2013 ŝanĝojn estas publikigitaj nur en la interreta katalogo de ISO, kaj bultenoj ne plu eldoniĝas. La malnovaj bultenoj plu atingeblas en la paĝaro de ISO.
Eldono/Bulteno | Dato | Alonitaj eksaj kodoj | Notoj |
---|---|---|---|
ISO 3166-3:1999 | 1999-03-11 | La unua eldono de ISO 3166-3 | |
Newsletter I-1PDF | 2002-11-15 | Orienta Timoro | Konforme al ISO 3166-1 Bultenoj V-5 kaj V-6 |
Newsletter I-2PDF | 2002-11-22 | Ĉeflanda Francio | Korektado. Aldono de la noto neintence preterlasita dum la unua eldono de ISO 3166-3 en 1999 |
Newsletter I-3PDF | 2003-07-23 | Jugoslavio | Konforme al ISO 3166-1 Bulteno V-8 |
Newsletter I-4PDF | 2006-09-26 | Serbio kaj Montenegro | Konforme al ISO 3166-1 Bulteno V-12 |
Newsletter I-5PDF | 2006-12-01 | Neniu | Korektado de la Bulteno I-4: la kodo CSXX estas atribuita al Serbio kaj Montenegro |
Newsletter I-6PDF | 2011-03-14 (korektita 2013-02-06) |
Nederlandaj Antiloj | Konforme al ISO 3166-1 Bulteno VI-8 |
ISO 3166-3:2013 | 2013-11-19 | La dua eldono de ISO 3166-3 |
|