I Love Techno | ||
---|---|---|
![]() | ||
muzikfestivalo ĉiujara okazaĵo ![]() | ||
Komenco | 1995 vd | |
Geografia situo | 43° 34′ 22″ N, 3° 56′ 59″ O (mapo)43.5727561111113.949805Koordinatoj: 43° 34′ 22″ N, 3° 56′ 59″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Monpeljero | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
I Love Techno ("mi amas tekno-muzikon") estas internacia tekno-muzika evento kiu okazas en la ekspozicia areo de la urbo Gento de Belgio.
Famaj naciaj kaj internaciaj diskĵokeoj ĉiu-jare prezentiĝas okaze de tiu evento. Ĉiuj el la lastaj eldonoj altiris proksimume 40 000 vizitantojn precipe el Belgio, Britio, Nederlando, Francio, Irlando, Hispanio kaj Germanio, sed ankaŭ el aliaj partoj de Eŭropo kaj la cetera mondo.
La unua eldono de tiu evento okazis en 1995 en la historia koncerthalo Vooruit de Gento kaj altiris 700 personojn. Pro la subita kresko de la evento, la okazaĵo devis moviĝo al la ekspozicia areo de la urbo. Sekve la festivalo fariĝis unu el la plej grandaj tekno-muzikaj eventoj en Eŭropo.