I girasoli

I girasoli
filmo
Originala titolo I girasoli
Originala lingvo itala lingvo • rusa lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro drama filmo, melodrama, melodramo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Vittorio De Sica
Produktisto(j) Carlo Ponti • Arthur Cohn • Joseph E. Levine
Scenaro Tonino Guerra • Cesare Zavattini • Georgi Mdivani
Filmita en Rusio
Loko de rakonto Italio
Muziko de Henry Mancini
Rolantoj Sophia Loren • Marcello Mastroianni • Ludmila Savelyeva • Anna Carena • Germano Longo • Glauco Onorato • Silvano Tranquilli • Marisa Traversi • Pippo Starnazza • Dino Peretti • Alla Budnitskaya • Valentina Ananina
Produktinta firmao Mosfilm
IMDb
vdr

I girasoli (La sunfloroj) estas amafera milita drama filmo de 1970 reĝisorita de Vittorio De Sica. Estante internacia kunproduktoraĵo de Italio, Francio, Sovetunio kaj Usono, oni filmis en Sovetunio; kelkajn scenojn apuda Moskvo, dum aliaj proksime de Poltavo, regiona centro en Ukrainio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Giovanna (Sophia Loren) kaj Antonio (Marcello Mastroianni) geedziĝas por prokrasti la deplojon de Antonio dum la Dua Mondmilito. Post tio havigas al ili dek du tagojn da feliĉo, ili provas alian skemon, en kiu Antonio ŝajnigas esti frenezulo. Finfine, Antonio estas sendita al la Rusa Fronto. Kiam la milito estas finita, Antonio ne revenas kaj estas listigita kiel malaperinta en militagado. Malgraŭ la probableco, Giovanna estas konvinkita ke ŝia amato vere postvivis la militon kaj daŭre estas en Sovetunio. Kuraĝigita, ŝi vojaĝas al Sovetunio por trovi lin.

En Sovetunio, Giovanna vizitas la sunflorajn kampojn, kie estas supozeble po unu floro por ĉiu falinta itala soldato, kaj kie la germanoj devigis la italojn fosi siajn proprajn amastombojn. Poste, Giovanna trovas Antonio'n, sed iom post iom li estis komencinta duan familion kun virino kiu estis savinta lian vivon, kaj ili havas unu filinon. Seninfana, estinte fidela al sia edzo, Giovanna revenas al Italio, malĝoja, sed nevola interrompi la novan vivon de sia amo. Kelkajn jarojn poste, Antonio revenas al Giovanna, petante al ŝi reveni kun li al Sovetunio. Dume, Giovanna provis pluiri kun sia propra vivo, moviĝante for el ilia unua komuna hejmo kaj en sian propran loĝejon. Ŝi laboras en fabriko kaj vivas kun viro, kun kiu ŝi havas knabeton. Antonio vizitas ŝin kaj provas klarigi sian novan vivon, kiel milito ŝanĝas viron, kiom sekura li sentis sin kun sia nova virino post jaroj da morto. Nevola ruinigi la vivon de la filino de Antonio aŭ de sia propra nova filo, Giovanna malakceptas forlasi Italion. Ĉar ili disiĝas, Antonio donas al ŝi felon, kiun li promesis jarojn antaŭe ke li alportos por ŝi. La amantoj fermas la okulojn dum la trajno de Antonio forportas lin de Giovanna, kaj de Italio, por ĉiam.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Sophia Loren kiel Giovanna
  • Marcello Mastroianni kiel Antonio
  • Ljudmila Saveljeva kiel Maŝa (Maria)
  • Galina Andrejeva kiel Valentina, soveta oficiro
  • Anna Carena kiel la patrino de Antonio
  • Germano Longo kiel Ettore
  • Nadja Seredniĉenko kiel virino en sunflorkamparo
  • Glauco Onorato kiel reveninta soldato
  • Silvano Tranquilli kiel itala laboristo en Rusio
  • Marisa Traversi kiel prostitutino
  • Gunars Cilinskis kiel rusa ministeriulo
  • Carlo Ponti, Jr. kiel bebo de Giovanna
  • Pippo Starnazza kiel itala oficiro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]