Ibis, subtitole the International Journal of Avian Science, estas reviziata scienca gazeto de la British Ornithologists' Union. Temoj traktitaj estas ekzemple ekologio, konservado, kutimaro (etologio), paleontologio, kaj taksonomio de birdoj. La ĉefredaktoro estas Paul F. Donald.[1] La gazeto estas publikigita de Wiley-Blackwell kaj presite kaj rete. Ĝi disponeblas senpage en la reto por institucioj de la disvolviĝanta mondo tra la programo OARE (Online Access to Research in the Environment, reta aliro al priserĉado pri medio).[2]