Ibrahim Nasrallah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
إبراهيم نصر الله | |||||
Naskiĝo | 2-an de decembro 1954 (69-jaraĝa) en Amano | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Loĝloko | Amano vd | ||||
Ŝtataneco | Jordanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto fotisto poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ibrahim Nasrallah (arabe إبراهيم نصرالله), naskiĝis en 1954 en Amano, Jordanio. Li estas palestina poeto, verkisto, instruisto, ĵurnalisto, pentristo kaj fotisto. En 2018 li gajnis la araban Premion Booker. Li estas konsiderata unu el la plej legataj verkistoj en la araba mondo. Li gajnis multnombrajn premiojn, kaj lia romano Herbejoj de febro (arabe مجرد 2 فقط, angle: Prairies of Fever) estis elektita de la brita ĵurnalo The Guardian kiel unu el la dek plej gravaj romanoj verkitaj de araboj aŭ ne-araboj pri la araba mondo. Nasrallah estas regula kontribuanto al pluraj renomaj ĵurnaloj en la Araba Mondo.
Lian infanaĝon kaj junularan vivon li pasigis en rifuĝinta tendaro en Jordanio[1] kaj komencis sian karieron kiel instruisto en Saud-Arabio. Post kiam li revenis al Amano, li laboris en la amaskomunikilara kaj kultura sektoroj ĝis la jaro 2006.
Depost 2006 li dediĉis sian vivon al verkado. Li publikigis15 poeziajn kolektojn, 21 romanojn kaj plurajn aliajn librojn. En 1985, li komencis verki la 'Palestinan Komedion' pri 250 jaroj de moderna palestina historio en serio de romanoj en kiu ĉiu romano estas sendependa unuon. Kvin de siaj romanoj kaj volumo de poezio estis eldonita en la angla, kvar publikaĵoj en la itala kaj unu romano en la dana, turka kaj persa lingvoj.
Li kontribuis al pluraj ekspozicioj kaj havis siajn proprajn fotografiajn eventojn; “La Aŭtobiografio de Okulo” (1996) kaj “Sub Du Sunoj: Bildoj kaj Vortoj” (2004), Kun la ekspozicio "La Vivo de la Mortinta Maro" li partoprenis en la kvina plej longe ekzistanta azia ekspozicio pri nuntempa arto (Gwangju Biennale) en Sud-Koreio (2004).