Igbolando | ||
---|---|---|
Kultura kaj komunlingva regiono | ||
![]() | ||
regiono [+] | ||
Lando | Niĝerio | |
- koordinatoj | 6° 27′ 10″ N, 7° 30′ 37″ O (mapo)6.45266666666677.5103333333333Koordinatoj: 6° 27′ 10″ N, 7° 30′ 37″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 40 000 km² (4 000 000 ha) [+] | |
Areo | 40 000 km² (4 000 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 40 000 000 [+] (2016) | |
Denseco | 1 000 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Igbolando | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Igbolando (igbe Àlà Ị̀gbò),[1][2] ankaŭ konata kiel Sudorienta Niĝerio, estas la indiĝena hejmregiono de la igboj.[3][4] Ĝi estas kultura kaj komunlingva regiono en suda Niĝerio. Ĝi dividiĝas geografie per la Niĝero.[3] La loĝantaro enhavas diversan igban kulturon kaj la same diversajn igbajn lingvojn.[3][5][6]:307[6]:315
Igbolando dividiĝas je pluraj sudaj niĝeriaj ŝtatoj. Ĝi dividiĝas kulture je pluraj subgrupoj, inkluzive la jenaj etnoj:
Ĉirkaŭas Igbolandon je ĉiu flanko grandaj riveroj. Ĉirkaŭas ĝin ankaŭ aliaj niĝeriaj indiĝenaj triboj, nome la igaloj, tivoj, jakoj, idomaoj, kaj ibibioj.[3]
La plej frua enloĝiĝoj en Igbolando aperis je la jaro -4500 en la centra areo, el kie oni kredas ke la plimulto da igbo-parolantoj elmigris. La norda igba Reĝlando de Nri, kiu aperis proksimume je la 10a jarcento fondis la kulturon, uzancojn, kaj religiojn de Igbolando. Ĝi havas la plej malnovan ankoraŭ daŭrantan monarkion en nuntempa Niĝerio. En suda Igbolando pluraj grupoj kreskiĝis, el kiuj la plej rimarkinda estis la Konfederacio de Aro.
Je la fina parto de la 19-a jarcento, Igbolando fariĝis parto de la Sudniĝeria Protektorato de la Brita Imperio kaj estis kunmetita en Niĝerio je 1914. Niĝerio akiris sendependecon je 1960.[3] Post mallonga tempo, ĝi spertis konflikton pro la movado de Biafra sendependeco, kiu finiĝis je 1970 kiam la registaro de Niĝerio venkis.
En Niĝerio, Igboland hodiaŭ konsistas el pli malpli la ŝtatoj Abia, Anambra, Ebonji, Enugu, Imo, Norda Delto, kaj Riveroj,[7] kaj malgrandaj partoj de Akwa Ibom. Pli ol 30 milionoj da homoj loĝas en Igbolando. La loĝdenso varias de po 140 al 390 loĝantoj por kvadrata kilometro.[8] Ĝi eble estas la plej dense loĝata areo en Afriko krom la Nila Valo.[9][10] Entute Igbolando havas areon de 40,900 al 41,400 km2.[11][12]