Ikastola[1] (eŭska neologismo formita ekde la verbo ikasi[2] -lerni, studi- kaj sekvante la modelon de la eŭska vorto eskola[3]) estas lernejo de Eŭskio kun du apartaj trajtoj: la instruado en eŭska lingvo kaj la titoleco de la centro en reĝimo de kooperativo (estas kooperativo de gepatroj).
Ilia celo estas proponi edukadon de kvalito kaj promocii la eŭskajn lingvon kaj kulturon.
La unuaj ikastoloj (en la eŭska la pluralo absoluta estas ikastolak, kaj la aktiva ikastolek) aperis por privata iniciato komence de la 20a jarcento. La unua estis organizita en Donostio en 1914. Antaŭ la Hispana Dua Respubliko kreiĝis kelkaj pliaj en Gipuzko, kaj inter 1932 kaj 1936 la reto vastiĝis al Biskajo, Arabo kaj Nafaro. Ĉiuj ili estis fermitaj sub la frankisma reĝimo. En Eŭskio de la Nordo la unua ikastola aperis en 1969.
Historie la eŭska lingvo estis restinta ekster la eduka sistemo eĉ en iuj okazoj oni punis la lernejanojn kiuj uzis en iu okazo la eŭskan en la tradicia lernejo.
La apero de la moderna eŭska naciismo fine de la 19a jarcento al la jaro 1903 restarigis la unuan dulingvan lernejon kastili-eŭskan.
Inter la jaroj 1960 kaj 1975 oni kreis ĉirkaŭ 160 ikastolojn, la plimulto en Gipuzko kaj Biskajo sed havis amplekson al la tuta teritorio, inkludante Eŭskion de la Nordo.
Kun la morto de Franko kaj la firmigo de la demokratio la integra instruado en eŭska lingvo prenas forton en la tuta eduka sistemo de Arabo, Bizkajo, Gipuzko kaj -en pli malgranda mezuro- Nafaro. Ne nur al la ikastoloj, sed ankaŭ al la publika kaj privata reto foje oni trudas pli la modelon de lingva entrudo en la eŭska (modelo D). Kvankam tio ŝajnas pridemandi nuntempe la sencon de la ikastoloj, necesas substreki ke ne nur la instruado en eŭska lingvo, sed ankaŭ la klara kompromiso kun la eŭska kulturo, la teritoria enkonduko al la tuta eŭska nacio (ankaŭ en Nafaro kaj en Iparralde) kaj la titoleco kaj implikiĝo de la gepatroj kun ĉi tiu eduka modelo formas parton de la ADN de la ikastoloj, kontraŭe de la publika aŭ privata modelo de la resto de lernejoj de Euskal Herria.
La ikastoloj de antaŭ la reapero de la demokratio en Hispanio estis tute privataj. Ekde ĉi tiu dato, iuj de la ikastoloj integriĝis en la publika eduka sistemo (iuj de ili fariĝas publikaj lernejoj, aliaj duonpublikaj kaj aliaj restis privataj) kaj sekve la ideo de ikastola jam ne estas asociita tute al la sola eduka institucio kie oni instruas en la eŭska, pro tio ke la eŭska eduka sistemo aktuala komprenas tri modelojn de instruado: en la eŭska (modelo D), dulingva (modelo B) kaj en la hispana kun la eŭska kiel lernofako (modelo Al, nuntempe tre malplimulta).
En Francio, tamen, la ikastoloj havas la saman juran situacion ol la lernejoj de Lulas Ŝin en Nord-Katalunio: nome ili estas tute privataj.
Estis ikastoloj en teritorioj kie la lernantaro plimulte parolis la eŭskan kiel familia lingvo (kiel ĉe multaj zonoj de Gipuzko) kaj en teritorioj kie la eŭska jam ne estis la laborlingvo de la lernantaro (kiel ĉe Alavo kaj en la sudo de Nafaro) kaj en ĉiuj el ili oni faris uzon de la eŭska kiel lingvo de instruado tial en la teritorioj eŭskoparolantaj (euskaldunak) oni plifortigis la identecon kaj konkurencon de la eŭska lingvo kaj en la teritorioj nuntempe ne eŭskoparolantaj la lernantoj lernis la lingvon malgraŭ la fakton ke liaj gepatroj jam ne parolis ĝin. Ĉi tiuj novaj parolantoj de la eŭska devenaj de la ikastoloj aŭ por aliaj rimedoj de metilernado nomiĝas eŭsklingva berriak[4] (novaj eŭskoparolantaj).
Necesas mencii ke ĉiujare la ikastoloj de ĉiu eŭska provinco festas multamasan popularan feston, kiu ofte kunigas pli ol 100.000 homoj. Estas la Araba Euskaraz (Alabo), la Ibilaldia (Bizkajo), la Kilometroak (Gipuzko), la Nafarroa Oinez (Nafaro) kaj la Herri Urrats (Iparralde).