Il bell'Antonio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Il bell'Antonio |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1960 |
Ĝenro | drama filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Armando Nannuzzi |
Reĝisoro(j) | Mauro Bolognini |
Produktisto(j) | Alfredo Bini • Cino Del Duca |
Scenaro | Pier Paolo Pasolini |
Filmita en | Katanio |
Loko de rakonto | Sicilio |
Muziko de | Piero Piccioni |
Rolantoj | Marcello Mastroianni • Claudia Cardinale • Pierre Brasseur • Rina Morelli • Tomás Milián • Fulvia Mammi • Cesarina Gheraldi • Jole Fierro • Guido Celano • Gina Mattarolo • Anna Arena |
Produktinta firmao | Arco Film |
Honorigoj | Golden Leopard |
IMDb | |
Il bell'Antonio (La bela Antonio) estas fran-itala filmo de 1960 reĝisorita de Mauro Bolognini.
Temas pri adaptaĵo de la samnoma romano de Vitaliano Brancati, publikigita en 1949.
La filmo temas pri la vira impotent(ec)o, de la itala socio kaj ĉefe aparte pri maĉismo en la sicilia socio. Viroj ĉiam devas montri sian viran rolon. Antonio kiu revenas de Romon aperas dekomence melankolia, kvazaŭ havante pezan sekreton. Tamen li havas grandajn sukcesojn ĉe virinoj. Lia patro, Alfio Magnano, kiu posedas oranĝarbaron, suferas pri siaj multaj ŝuldoj kaj deziras vidi lin edzo de riĉa heredantino, nome Barbara Puglisi. Antonio malakceptas, kun la preteksto de necesa atendo, sed vidinte hazarde la foton de Barbara, li altirita de ŝia beleco, finfine akceptas la geedziĝon, kongrue kun la deziro de sia patro.
Unu jaron poste, la patro de la edzino, notario, postulas la nuligon de la geedzeco ĉar ĝi ne estis ĝis tiam plenumita. Krome li deziras reedzinigi sian filinon tiam al riĉa pretendanto. La edzino, dekomence malpreta, finfine akceptas. Antonio confesas al sia kuzo Edoardo, ke li sukcesis amori nur kun unu virino, kaj ke poste lu perdis sian amoforton. Barbara, la eksedzino de Antonio, reedziniĝas al tre riĉa aristokrato. Samtempe, Alfio Magnano mortas estante kun prostitutino.
Ĉe malsano de sia juna servistino Santuzza, Rosaria Magnano komprenas, ke tiu estas graveda kaj pensas, ke ŝia filo Antonio estas la patro de la naskota infano. Tamen, la patro estas probable ŝia nevo, Edoardo, kiu faris alproksimiĝojn al la junulino. Nek Antonio nek Santuzza malkredigas ŝin. Santuzza pardonpetas al Antonio (konfirmante ke li ne estas la patro de ŝia filo) dum Rosaria, kontentega, distrumpetas tra la tuta urbo pri la patreco de sia filo.
Edoardo, telefonas al Antonio gratulante pri lia patreco, ĉar la tuta urbo konas ĝin. La reputacion de Antonio oni savis. Sed Antonio mem plue estas enamiĝinta de Barbara. Sed lia kuzo klarigas, ke plej grave li havos vivon, familion, filon. Tiel konfirmas sian patrecon Edoardo kiel «donaco» kiun li faras al Antonio. Edoardo volas esti baptopatro (maniero konservi ligilon kun sia biologia filo) kaj silentigi la malbonvolemon de klaĉuloj. Antonio jam estos «vera viro».