Ildikó Bóbis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gyula Bóbis |
Okupo | |
Okupo | skermanto |
Ildikó Bóbis [bObiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bóbis Ildikó estas hungara skermisto (rapiristo), trifoja olimpiano, trejnisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Farkasinszky-Bóbis Ildikó aŭ Farkasinszky Gyuláné [farkaŝinski djulAnE], respektive Simay Pálné [ŝimai]. Ŝi estis filino de Gyula Bóbis.
Ildikó Bóbis[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1945 en Budapeŝto.
Ildikó Bóbis frue komencis skermi en sportklubo. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua trifoje inter 1967-1974, respektive ŝi estis la dua kvarfoje inter 1966-1975. Ŝi estis dufoja olimpiano en Somera Olimpiko 1968 kaj Somera Olimpiko 1972 kun 3 arĝentaj medaloj. En 1985 ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, poste ŝi estis trejnisto ĝis la emeritiĝo en 1992. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis 2 gefilojn en 1978 kaj 1981. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.