Ildjarn | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Telemark, Norvegio |
Ĝenroj | Nigra metalo Dark ambient |
Aktivaj jaroj | 1992–2005 |
Eldoninto | Norse League Productions Northern Heritage |
Parencaj temoj |
Norda naturo, soleco, hato[1] |
Antaŭaj membroj | |
Ildjarn | |
Ildjarn estis Norvega nigrametala projekto, formita en 1991. Ildjarn registris muzikon ĝis 1997, sed ĉesis oficiale nur en 2005. La projekto konsistis el unu sola membro, Vidar Vaaer, kvankam kelkaj verkoj estis kunlaboraĵoj kun la muzikisto konata kiel Nidhogg. La muziko de Ildjarn estis tre simpla speco de nigra metalo kun malaltkvalita sonado kaj plejmulto da kantoj, komponitaj de primitivaj drumaj ritmoj, du-tri rifoj, kaj balbuta kanto. Oni ofte komparas la stilon kun hardcore punko laŭ ĝia primitiva furiozo kaj kurta daŭro de la kantoj.
La sola kanto de la grupo, kies vortoj estas publikigitaj, estas "Eksistensens Jeger" el la kompilaĵo "Ildjarn-Nidhogg"
En 2006, la retpaĝaro de la grupo deklaris, ke neniu novaĵo publikiĝos ĉar Ildjarn ĉesis. Titolo de kompilaĵo publikigita en 2005, Ildjarn is Dead ("Ildjarn mortis"), certigas tiun aserton. Impulsis je Vidar Vaaer al tio, parte, rompo de lia 4-traka magnetofono, uzita ankaŭ de Emperor dum ĝiaj fruaj tagoj kiel Thou Shalt Suffer.[2]
Ildjarn ankaŭ estis membro de la grupo Sort Vokter (norvege "nigra gardisto"), konsistinta ankaŭ el Nidhogg kaj du aliaj membroj konitaj kiel Tvigygre kaj Heiinghund.