Iltutmiŝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1191 | ||||
Morto | 28-an de aprilo 1236 (44-jaraĝa) en Mehrauli | ||||
Tombo | Qutb complex (en) vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Mamluka dinastio (Delhio) vd | ||||
Edz(in)o | Qutub Begum (en) Shah Turkan (en) vd | ||||
Infanoj | Nasiruddin Mahmud (en) ( Qutub Begum (en) ) Muiz ud din Bahram (en) ( ) Razia Sultana ( Qutub Begum (en) ) Rukn ud din Firuz (en) ( Shah Turkan (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝams ud-Din Iltutmiŝo (en persa: شَمْسُ ٱلْدِّين إِلْتُتْمِش) (r. 1211–1236) estis la tria reganto de la Mamluka dinastio de Delhio nome de tjurka origino. Li estis sklavo de Kutb-ud-din Aibak kaj poste iĝis lia bofilo kaj ĉefa leŭtenanto. Li estis la Guberniestro de Badaun kiam li elpostenigis la sukcedanton de Kutub-ud-din nome Aram Ŝah kaj surtroniĝis en la Delhia Sultanlando en 1211. Li ŝanĝis la ĉefurbon el Lahoro al Delhio, kaj restis la reganto ĝis sia morto la 1-an de majo 1236.
Iltutmiŝo plifirmigis la situacion de la sultanlando en la Hindia subkontinento. Li konkeris Multanon kaj Bengalion el opoziciantaj regantoj kaj Ranthambore kaj Sivalik el ties regantoj. Li etendis sian dominadon venkante super la islamaj regantoj de Gazni, Multano kaj Bengalio, kiuj estis dekomence aneksante kelkajn el liaj teritorioj kaj minacis lian teritorion. Li konkeris poste la du teritoriojn kaj faris pliajn konkerojn en la Hinduaj landoj, konkerante ekzemple Ranthambore, Gvalior kaj la fortikaĵon Mandur.
Iltutmiŝo organizis la administracion de la Sultanlando, kaj metis la fundamenton de sia dominado super norda Barato ĝis la Mogola invado. Li enkondukis la arĝentan tanka kaj la kupran jital - nome la du bazaj moneroj de la epoko de la Sultanlando, kun normiga pezo de 175 granoj. Li organizis la sistemon Iktadari: divido de la imperio en Ikta-oj, kiuj estis atribuitaj al la nobeluloj kaj oficiroj kiel pagmetodo. Li starigis multajn konstruaĵojn, inklude moskeojn, ĥankahojn (monaĥejojn), dargahojn (adorejojn aŭ tombojn de gravuloj) kaj haŭz (persiigite el araba: haŭdh حوض - "rezervejo") por pilgrimantoj.