Emanuele Tremellio (1510-1580) | ||
---|---|---|
"Testamenti Veteris Biblia Sacra, verko eldonita en (1596) de Immanuel Tremellius.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1510 en Ferrara, Italio | |
Morto | 9-a de oktobro 1580 en Sedan, Francio | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | latina • Biblia Hebrea vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Kembriĝo Universitato de Hajdelbergo Universitato de Pavio Universitato de Strasburgo Universitato de Sedan | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • teologo • universitata instruisto • tradukisto de Biblio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Immanuel Tremellius (1510-1580) estis itala hebreisto, latinisto, helenisto, reformisto kaj tradukisto de la Biblio. Li tradukis la Malnovan Testamenton rekte el la hebrea, tiel renovigante la tradician version de Vulgato.[1]
Li naskiĝis en Ferrara, kaj estis edukita en la Universitato de Padovo. Ĉirkaŭ 1540 li konvertiĝis al la katolika kredo sub la influo de kardinalo Reginald Pole (1500-1558), sed ĉirkaŭprenis la protestantismon la sekvan jaron, kaj iris al Strasburgo por instrui la hebrean.
Pro la Ŝmalkalda Milito, en Germanio, li estis devigata peti azilon en Anglujo, kie li ekloĝis en la Palaco Lambeth kun ĉefepiskopo Cranmer, en 1547. Tiutempe li instruis la hebrean en la Universitato de Kembriĝo. En 1549 li sukcedis al Paulus Fagius (1504-1549) kiel reĝa profesoro pri la hebrea en Kembriĝo.
Okaze de la morto de Eduardo la 6-a, li revenis al Germanio, en 1553. En la urbo Zweibrücken li estis malliberigita kiel kalvinano. Li fariĝis profesoro pri bibliaj studoj en la Universitato de Hajdelbergo, en 1561, kaj restis tie ĝis kiam li estis liberigita el sia posteno, en 1577. Fine, li trovis rifuĝon en la Kolegio Sedan, kie li pasigis siajn lastajn jarojn.
Tremellius tradukis la Malnovan Testamenton rekte el la hebrea, tiel renovigante la tradician version de la Vulgato. Lia konvertiĝo al protestantismo estis influita de Pietro Martire Vermigli (1499-1562), kiu konsciigis lin pri la penso de Kalvino.