Imperiestra ŝoseo (ankaŭ regna ŝoseo, ŝtata ŝoseo) estis en Habsburga monarkio surtera komunikilo konstruita surbaze de decido, kiun faris imperiestro Karolo la 6-a. Baza ŝosea reto en Bohemio kaj en Moravio estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1850 kaj ĝi havis longecon proksimume 4 000 km.
Regna ŝoseo estis ankaŭ markigo de unu el ses ĉefaj ŝoseoj en Bohemio, kies konstruadon aprobis imperiestro Karolo la 6-a en la jaro 1727. Nomiĝis tiel ĉi ŝoseo el Prago al Beroun, Plzeň kaj de tie ĝis Ĥodio kaj Bavario aŭ direkte al Cheb, nomata ankaŭ nurenberga aŭ pilzena ŝoseo.[1]