Indiĝenaj rajtoj estas la tuto de internaciaj leĝoj por protekti indiĝenajn popolojn, tio estas ĉirkaŭ 370 milionoj da homoj kaj ties vivmaniero.
La celo estas protekti iliajn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn organizaĵojn kaj iliajn politikajn, sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn konceptojn per adaptita jura kadro, tutmonde agnoskata. En decembro 1994 Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la 9-a de aŭgusto estos Internacia tago de indiĝenaj popoloj.
La deklaracio pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj [1] estis adopita la 13-an de septembro 2007 en Novjorko de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).
Ĝi estis akceptita post 20 jaroj da diskutado kaj malgraŭ la opozicio de Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Novzelando.
Ĝi atestas la rajton pri riparo kaj memdetermino por la 370 milionoj da indiĝenoj tra la mondo.
Tiu rezolucio ne estas jure deviga, sed reprezentas veran progreson. Ĝi aldoniĝas al la 169-a konvencio de la internacia labororganizaĵo (IOL), kiu jam starigis rajtojn al tiaj popoloj.
Le Monde Diplomatique en Esperanto pri indiĝenaj rajtoj Arkivigite je 2020-10-18 per la retarkivo Wayback Machine, p. 1, daŭrigo sur p. 7-9 (PDF pdf por presado (pref. kopiado), en formato A3)