Infanoj de la naturo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Börn náttúrunnar |
Produktadlando | Islando |
Originala lingvo | islanda lingvo |
Kina aperdato | 1-a de aŭgusto 1991 |
Daŭro | 82 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | Ari Kristinsson |
Reĝisoro(j) | Friðrik Þór Friðriksson |
Produktisto(j) | Friðrik Þór Friðriksson |
Scenaro | Friðrik Þór Friðriksson Einar Már Guðmundsson |
Filmita en | Islando |
Muziko de | Hilmar Örn Hilmarsson |
Ĉefrolantoj | Gísli Halldórsson Sigríður Hagalín |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto |
IMDb | |
Börn náttúrunnar estas islanda filmo. Ĝi estas ĝis nun la sola islanda filmo kiu kandidatiĝis por Akademia Premio (en la kategorio “Plej bona fremdlingva filmo”).
La filmo traktas pri maljunaj homoj, viro kaj virino, kiuj loĝis en la sama distrikto dum ilia juneco. Ili retroviĝas en maljunulejo en Rejkjaviko, kaj kune fuĝas al la intertempe senhoma distrikto de ilia juneco.
La filmo interalie aludas al germana filmo Himmel über Berlin (la ĉefrolanto de tiu filmo, Bruno Ganz, aperas mallonge je la fino). La nomo de la filmo aludas al la nomo de la unua romano verkita de Halldór Laxness (kiun li verkis kiel 16 aŭ 17-jarulo), “Barn náttúrunnar” (Infano de la naturo).