Influsfero

Gazeta kartuno de 1912 kiu karikaturigas la influon fare de Usono sur Latinameriko post la Doktrino de Monroe.

En la kampo de internaciaj rilatoj, influsfero, kiel internacia plej ofte uzata esprimo, aŭ influzono, pli ĝuste laŭ signifo, estas spaca regiono aŭ koncepta divido laŭ kiu unu ŝtato aŭ organizo havas ian nivelo de kultura, ekonomia, militista, aŭ politika eksklusiveco aŭ hegemonio, kongrue kun la interesoj de la potencoj ekster la limoj de la ŝtato kiu kontrolas ĝin.

Kvankam povas esti formala alianco aŭ aliaj traktataj devigoj inter la influitoj kaj la influantoj, tiaj formalaj aranĝoj ne estas nepre necesaj kaj la influo povas ofte estis pli ekzemplo de milda povo. Simile, formala alianco ne nepre signifas ke unu lando kuŝas ene de la influsfero de alia. Altaj niveloj de eksklusiveco estis historie asociaj kun altaj niveloj de konflikto.

En pli ekstremaj okazoj, lando ene de la "influsfero" de alia povas iĝi subulo de tiu ŝtato kaj servi fakte kiel satelita ŝtatode facto kolonio. La sistemo de influsferoj, laŭ kiu povegaj landoj intervenas en la aferoj de aliaj, pluas ĝis nuntempe. Ĝi estas ofte analizata laŭ terminoj de superpotencoj, grandaj potencoj, kaj/aŭ mezaj potencoj.

Ekzemplo de influsfero estis Ĉinio en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento, kiam Britio, Francio, Germanio, kaj Rusio (poste anstataŭita de Japanio) havis de facto kontrolon sur grandaj partoj de teritorio. Tiuj estis prenitaj laŭ malegalecaj traktatoj aŭ laŭ tre longdaŭraj "luoj".[1] Tiuj potencoj (kaj Usono) rajtis havi kaj funkciigi siajn proprajn tribunalojn, poŝtoficejojn, komercajn instituciojn, fervojojn, kaj militŝipojn en kio estis teorie ĉinuja teritorio. Tamen, la eksterlandaj povoj kaj ties influo en kelkaj okazoj eble estis troigitaj.[2] Tiu sistemo finis post la Dua Mondmilito.

Por alia ekzemplo, dum la pinto de sia ekzisto en la Dua Mondmilito, la Japana Imperio havis tre grandan influsferon. La Japana registaro rekte regis en Koreio, Vjetnamio, Tajvano, kaj en grandaj partoj de Ĉinio. La "Grand-orient-azia Kun-prospera Sfero" povis tiele koincidi kun la mapo de la Pacifika Oceano kiel granda "bobelo" ĉirkaŭ la insuloj de Japanio kaj de la landoj el Azio kaj Pacifiko kiujn ili kontrolis.

Foje partoj de unu lando povas fali en du diferencajn influsferojn. En la kolonia epoko la bufroŝtatoj Irano kaj Tajlando, kuŝante inter la imperioj de Britio kaj de Rusio kaj de Britio kaj de Francio respektive, estis dividitaj en influsferoj de la imperiaj potencoj. Simile, tuj post la Dua Mondmilito, Germanio estis dividita en kvar okupatajn zonojn, kiuj poste plifirmiĝis kiel Okcidenta Germanio kaj Orienta Germanio, el kiuj la unua iĝis membro de NATO kaj la lasta membro de la Varsovia Pakto.

La termino estas uzata ankaŭ por priskribi ne-politikajn situaciojn, ekz., ĉeno aŭ unuopa instalaĵo de vendejaro povas havi influsferon kiu difinas la geografian areon kie hegemonias ties podetala komerco. Ekzemple "El Faro" en Badajoz, Hispanio, kies influsfero atingas grandan teritorion el najbara Portugalio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Spheres of Influence in China [1] Alirita la 3an de Majo 2018.
  2. Patrick Fuliang Shan, “What was the ‘Sphere of Influence’? A Study of Chinese Resistance to the Russian Empire in North Manchuria, 1900-1917,” The Chinese Historical Review, (Fall 2006, vol. 13, no. 2), pp.271-291.