Internacia informejo por terminologio | ||
---|---|---|
Infoterm | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1971 | |
Sidejo | Vieno (Aŭstrio) | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Unesko vd | |
Estr(ar)o | D-ro Christian Galinski | |
Lingvoj |
angla, germana, franca | |
Retejo | www.infoterm.info | |
La Internacia informejo por terminologio (angle International Information Centre for Terminology, koncize Infoterm) estis fondita en 1971 de Unesko. Ĝia celo estas subteni kaj kunordigi la internacian kunlaboron en la kampo de la terminologio. En Infoterm membras naciaj, internaciaj kaj regionaj institucioj, organizaĵoj, retoj kaj ankaŭ specialiĝintaj publikaj, duone publikaj aŭ aliaj neprofitemaj institucioj agantaj pri terminologio. Nuntempe ili venas de Afriko, la Amerikoj, Azio kaj Eŭropo.
Ekde la fruaj 1930-aj jaroj en Wieselburg (Aŭstrio) ekzistis privata terminologia centro kiel parto de entrepreno de Eugen Wüster, la fondinto de la Ĝenerala Teorio de Terminologio kaj unu el la pioniroj de terminologia normigado.
Laŭ komisio de la Aŭstria Normiga Instituto (ON) Wüster transprenis en la jaro 1951 la sekretariejon ISO/TC 37 - Terminologio (principoj kaj kunordigado) .
Rezulte de lia plurjara agado, en 1971 establiĝis Infoterm laŭ kontrakto inter Unesko kaj ON. Post la morto de Wüster Infoterm transprenis lian heredaĵon, kiu poste fariĝis la Arkivo Eugen Wüster de la Universitato de Vieno.
Infoterm celas kunordigi terminologian kunlaboron internacie por plibonigi fakan komunikadon kaj interŝanĝon de scioj, ebligante partoprenon por ĉiuj ajn, kiuj aktiviĝas tiukampe. Ĝiaj ĉefaj agadtemoj estas internacia terminologia kunlaboro, terminologiaj politikoj, juraj flankoj de terminologiaj datumoj (kopirajtoj), teoriaj kaj metodaj aspektoj de strukturita enhavo (administrado de terminologiaj datumoj) kaj terminologia normigado.
Infoterm enkondukis en 1997 la premion Eugen Wüster ("patro" de la terminologia fako), kiu rekompencas elstarajn agadojn en la terminologia kampo. Oni atribuas la premion po unufoje en 3 jaroj. La ĝisnunaj premiitoj estas:
Infoterm rilatas al 10 komitatoj aŭ subkomitatoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado
Ekde 1988 ekzistis bona kontakto al Infoterm[1], nome pere de la Terminologia Esperanto-Centro. Post multaj jaroj de amikaj rilatoj, UEA membriĝis en Infoterm dum majo 2011. La du organizaĵoj oficiale subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj ktp. ĉefe en la kampo de terminologio.