Inge von Wangenheim | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Inge von Wangenheim | |||||
Naskonomo | Ingeborg Franke | ||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1912 en Berlino | ||||
Morto | 6-an de aprilo 1993 (80-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Tombo | Doroteurba tombejo ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko ![]() | ||||
Partio | Socialista Unueca Partio de Germanio Komunista Partio de Germanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gustav von Wangenheim (mul) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Friedel von Wangenheim (mul) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro eseisto ĵurnalisto verkisto filmreĝisoro ![]() | ||||
Laborkampo | Eseo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inge von WANGENHEIM (fraŭline: Ingeborg Franke; naskiĝinta la 1-an de julio 1912 en Berlino, mortinta la 6-an de aprilo 1993 en Vajmaro) estis germana verkistino kaj aktorino.
Estante filino de konfekciantino ŝi frekventis porknabinan liceon kaj poste trejniĝis aktorece. Poste ŝi aktoris sur diversaj scenejoj berlinaj en malgrandaj roloj, ekz. ĉe Theater am Schiffbauerdamm kaj en surscenigoj de Erwin Piscator. En 1931 ŝi aliĝis al la komunisma trupo Truppe 1931 kiun estris ŝia posta edzo Gustav von Wangenheim kaj samjare ŝi aniĝis al Komunista Partio de Germanio. Post la potencakiro de la nazioj ŝi fuĝis en 1933 tra Belgujo kaj Franclando Sovetion. La unuajn jarojn en ekzilo moskva ŝi aktivis kiel aktorino kaj ĵurnalistino. Kun Bruno Schmidtsdorf ŝi ludis la ĉefan rolon en la kontraŭfaŝisma filmo Kämpfer/Borci kiun reĝisoris ŝia edzo Gustav mem. En 1937 ŝi iĝis sovetia ŝtatanino. En 1941 ŝi estis evakuita al Ĉistopolo, Kazano kaj fine al Taŝkento. Ekde 1943 ŝi denove troviĝis en la sovetia ĉefurbo por labori redaktore por la Nacia Komitato por Libera Germanio.
En 1945 ŝi revenis patrujen kun la edzo kaj en 1946 ŝi iĝis membro de Socialista Unueca Partio de Germanio. La sekvintajn jarojn ŝi engaĝiĝis en la teatra ligo Bund Deutscher Volksbühnen, eldonis la gazeton Volksbühne kaj deĵoris denove kaj aktore kaj reĝisore, i.a ĉe Deutsches Theater en Orienta Berlino kaj por la filmagentejo DEFA (ekz. en la filmo Und wieder 48.)
De la fino de la 1940-a jaroj ŝi tamen pli aktivis verkistece. Post divorco ŝi vivis ekde 1961 je Rudolstadt kaj ekde 1974 en Vajmaro en gejina rilato.[1]
Ŝia verkaro ampleksas romanojn, rememorojn, eseojn kaj vojaĝrakontojn. Krom romanoj pri la konstrufazo de GDR (ekz. Am Morgen ist der Tag ein Kind pri la popolribelo de 1953; ŝi nekritike adoptis la oficialan partian perspektivon!) interesas ŝiaj rememoroj pri la vivo en Sovetio - kvankam ŝi ĉion negativan prisilentis (Mein Haus Vaterland, Auf weitem Feld ktp.).[2] Ekde la 1960-aj jaroj von Wangenheim publikigis reporteraĵojn pri ŝiaj vojaĝoj je kapitalismaj, okcidentaj landoj. Ŝi anis al la estraro de la orientgermana porverkista ligo Deutscher Schriftstellerverband (DSV).
Ŝia filo estas la aktoro kaj teatroverkisto Friedel von Wangenheim. Krome ŝi havis du filinojn.
Fondis oni en la 9.12.2010 en Rudolstadt literaturinstituton nomante ĝin por ŝi. Ĝi regule aljuĝu premiojn por verkistoj humanismaj kaj pacemaj; krome troviĝas tie kolekto de verkoj malpermesitaj de la nazioj kun la intenco reeldoni kelkajn de tempo el tempo; trie oni volas trejni junajn aŭtorojn kaj apogi iliajn unuajn paŝojn en la eldonado de siaj aferoj.