Inico (el la latina: initiatio) estas la rito, kiu transirigas eksterulon en grupon aŭ komunumon. Ekzemplo de inico estas la kristana bapto, kiu igas la baptaton membron de la eklezio, la komunumo de kredantoj. La inicito estas akceptita partopreni specifajn agadojn de socio aŭ asocio aŭ aliron al sekretaj scioj. Inico estis uzitaj de pratempoj por anigi membrojn al misteraj kultoj aŭ skoloj. La inico al religiaj funkcioj estas nomita ordinacio.
La kristanaj bapto kaj konfirmacio havas pro siaj simbolaj ecoj inican celon. La spiriteco estas centro de la ceremonio. La savo de la animo per transiro en la rondon de kredantoj estas por multaj religioj la centra ero de inico.
Inicoj en judismo estas Bar-Micvo por 13-jaraj knaboj kaj Bat-Micvo por knabinoj. Ili devas publike kanti el la torao.
Junaj viroj el la altaj kastoj devas sperti la Upanayana-inicon (inicorito por knaboj). Tiu kulta ago igas homon laŭ kredo de hindoj „Dvijati“, t.e. "dufojonaskiton".
En budhismo, knaboj kiuj eniras monaĥejon estas unue bonege nutritaj, vestitaj kaj rajtas multe ludi. Nur poste venas la inico, kiam oni fortondas ĉiujn iliajn harojn, forprenas la veston kaj donas al ili la monaĥan veston, kiu simbolas la estontecon, ĉar ili disiĝas de mondumaj ĝojoj.
Bandoj de junuloj ofte havas inicojn, kiuj postulas kuraĝpruvon de la petanto, ekzemple ŝtelon. Ofte novuloj devas submeti sin al naŭzigaj kaj potenctestoj. En Francio tiaj humiligaj ritualoj nomiĝas „bizutage“, en Brazilo „Trote“.
Ankaŭ sekretaj socioj kiel tiuj de framasonismo kaj rozkrucismo estas inicaj socioj.