Instituto Cato

Instituto Cato
emblemo
pensfabriko
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1974 vd
Geografia situo 38° 54′ 12″ N, 77° 1′ 35″ U (mapo)38.90333333-77.02638889Koordinatoj: 38° 54′ 12″ N, 77° 1′ 35″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Instituto Cato (Vaŝingtono)
Instituto Cato (Vaŝingtono)
DEC
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Instituto Cato
Agareo

publika politiko pri eduko
• energy policy
• media politiko
monpolitiko
ekstera politiko
Fiska politiko
• ekonomia politiko
sanpolitiko
• politiko pri imposto
komerca politiko
• information policy

Ideologio

libertarianismo

Moto Individual Liberty, Free Markets, and Peace
Fondinto(j) Ed Crane • Murray Rothbard • Charles Koch vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Instituto Cato (angle Cato Institute) estas libertarianisma pensfabriko kun ĉefsidejo en Vaŝingtono.

Ne aligita al politikaj partioj kaj kun jura personeco kiel neprofitcela organizaĵo, ĝi estas tre konata pro siaj liberecanan - minimuman registaran orientiĝon kaj estas unu el la plej influaj ekonomiaj kaj politikaj pensfabrikoj en Usono [1].

Ĝi estas dediĉita al lobiado kaj laŭ tio, kion ili subtenas en siaj publikaĵoj, ĝi celas antaŭenigi publikajn politikojn kongruajn kun la principoj de individua libereco, limigita registaro (Minimuma ŝtato), liberaj merkatoj kaj paco, el vidpunkto ĝenerale perceptita kiel libervolismalaissez faire [2].

Ĝi estis fondita en 1977 en San-Francisko fare de Edward H. Crane, Murray Rothbard kaj Charles G. Koch [3].

La nomo venas de Cato's Letters, serio de anonime publikigitaj eseoj de la frua 18-a jarcento skribitaj fare de John Trenchard kaj Thomas Gordon kiuj traktas la filozofion de John Locke [4][5]. La verkintoj nomis siajn eseojn laŭ Katono la pli juna, defendanto de respublikanaj institucioj en antikva Romio. La totalo de 144 eseoj unue estis publikigita en la London Journal kaj poste en la British Journal. Ili kondamnis tiranecon kaj antaŭenigis liberecon de konscio kaj sinesprimliberecon. Ili faris signifan kontribuon al la disvastigo de fundamentaj ideoj formulitaj fare de John Locke.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo publikigas la periodaĵojn Cato Journal, Regulation, Cato Supreme Court Review kaj Cato Policy Report. Krome, la jenaj monografioj : Socialasekuro: La Eneca Kontraŭdiro ; En Defendo de Tutmonda Kapitalismo ; Kuponaj Militoj ; Vi Ne Povas Diri Tion! ; Paco kaj Libereco: Ekstera Politiko por Konstitucia Respubliko ; Restarigi la Perditan KonstitucionRepreni la Ĉeffluon: Individuisma Feminismo Rekonsiderita. Enketa revuo estis eldonita de 1977 ĝis 1984. Antaŭ 2013, la Cato Institute ankaŭ publikigis almenaŭ kvin librojn kies celo estis ataki klimatesploradon kaj specife semi dubon pri homfarita mondvarmiĝo [6][7].

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Patrick Doreian, Andrej Mrvar: Hubs and Authorities in the Koch Brothers Network. In: Social Networks. Band 64, 2021, S. 148–157, doi:10.1016/j.socnet.2020.07.010.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cobane, Craig T.. (2005) “Think Tanks”, Americans at War. Gale.
  2. Think Tanks and Liberty (angle) (24 April 2012).
  3. 25 years at the Cato Institute: The 2001 Annual Report. Arkivita el la originalo je May 8, 2007. Alirita August 19, 2013 .
  4. La eseoj, nomitaj laŭ Katono la pli juna, la defendanto de respublikanaj institucioj en Romio, klarigis la politikajn opiniojn de filozofo John Locke, kiu havis fortan influon sur la intelekta medio de la Usona revolucio. Vidu (July 2004) “A Liberal Republican "Cato"”, American Journal of Political Science 48 (3), p. 588–603. doi:10.1111/j.0092-5853.2004.00089.x. 
  5. Rossiter, Clinton. (1953) Seedtime of the Republic: the origin of the American tradition of political liberty. New York: Harcourt, Brace, p. 141. “Neniu povas pasigi ajnan tempon la gazetojn, bibliotekstokregistrojn, kaj pamfletojn de kolonia Usono sen rimarki ke la Leteroj de Katono la pli juna prefere ol la Civil Government de John Locke estis la plej populara, citebla, estimata fonto por politikaj ideoj en la kolonia periodo.”.
  6. Doherty, Brian. (2007) Radicals for Capitalism: A Freewheeling History of the Modern American Libertarian Movement. New York: PublicAffairs, p. 741. ISBN 978-1-58648-350-0. OCLC 76141517.
  7. The Think Tanks and Civil Societies Program 2009. University of Pennsylvania. Arkivita el la originalo je June 7, 2011. Alirita November 20, 2010 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]