Instituto Stephen Roth | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Komenco | 1991 vd | |
Geografia situo | 32° 6′ 44″ N, 34° 48′ 17″ O (mapo)32.112134.8048Koordinatoj: 32° 6′ 44″ N, 34° 48′ 17″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Tel-Avivo | |
| ||
Agareo | ||
Fondinto(j) | Dina Porat vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Instituto Stephen Roth, plennomata Instituto Stephen Roth por la Studo de Nuntempa Antisemitismo kaj Rasismo (hebree מכון סטפן רוט לחקר אנטישמיות וגזענות בת זמננו, angle Stephen Roth Institute for the Study of Contemporary Antisemitism and Racism) estas, kiel diras ĝia plena nomo, esplorinstituto por la studo de nuntempa antisemitismo kaj rasismo de Universitato de Tel-Avivo en Israelo [1].
Ĝi kolektas kaj disponigas informojn pri manifestiĝoj kaj teorioj de antisemitismo kaj rasismo. La ĉefa agado de la instituto estas la socia kaj politika ekspluato de tiuj fenomenoj en la periodo post la fino de la Dua Mondmilito kaj la influo de la historia fono sur ili. Ĝi ankaŭ servas kiel informrimedo, forumo por scienca diskuto, kaj scienca fundamento por promocio de esplorado pri temoj ligitaj al antisemitaj kaj rasismaj teorioj kaj manifestiĝoj.
La Instituto estas loĝigita en la Fakultato de Filozofia en Tel-Aviva Universitato kaj estas aligita kun la Wiener Biblioteko por Nazismaj kaj Holokaŭsto-Studoj en Tel-Avivo, kiu enhavas unu el la plej riĉaj kolektoj en la mondo de dokumentoj ligitaj al faŝismaj kaj antisemitaj registaroj kaj movadoj.
La instituto estas malfermita al vizitantoj kaj konservas kunlaborojn kun eksterlandaj universitatoj kaj esplorinstitutoj.