Instituto pri aŭstria historiesplorado | ||
---|---|---|
![]() Enirejo al la instituto ĉe la viena universitato
| ||
instalaĵo lernejo ![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1854 | |
Geografia situo | 48° 12′ 47″ N, 16° 21′ 39″ O (mapo)48.21303216.360892Koordinatoj: 48° 12′ 47″ N, 16° 21′ 39″ O (mapo) | |
lando | Aŭstrio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
Instituto pri aŭstria historiesplorado (germane: Institut für Österreichische Geschichtsforschung, mallongigo IÖG) ĉe la Universitato de Vieno estas esploradasocio renomita kiu ekde la 1.1.2016 apartenas al la altlernejo de la ĉefurbo.[1] Ĝiaj taskoj enhavas la planadon kaj organizon de esplorprojektoj rilate al la eŭropa historio de Mezepoko kaj Moderna epoko kiel ankaŭ al la aŭstria historio kun fokuso pri historiaj helpsciencoj respektive fontaj eldonado kaj serĉado surbaze de internaciaj standardoj.
Fondo instituta estis en 1854. La instituto posedas bibliotekon kun pli ol 60.000 volumoj kiel ankaŭ dokumenta, faksimila kaj sigela kolektoj. Planite kiel simpla lernejo pri bona esploradonivelo kaj digna prezentado de historiaĵoj aŭstriaj la instituto sub la feliĉa estreco de von Sickel emancipiĝis je flegejo internacie altestimata por helpsciencoj. Inter 1920 kaj 1945 nomo ĝia estis Österreichisches Institut für Geschichtsforschung.
Ĝis la 31.12.2015 estis IÖG instalaĵo federacia submetite al la Ministerio pri sciencoj, esplorado kaj ekonomio. Sed jam antaŭe kunlaboritis intime kun la vienaj universitataj institucioj i.a. pro ke tie tradicie ofertatas kursoj pri historia helpscienca trejniĝo kaj arĥivsciencoj. Eldonatas ankaŭ la grava fakgazeto "Mitteilungen des Instituts für Österreichische Geschichtsforschung" (MIÖG). Ankaŭ post la enkorpiĝo altlerneja ekzistas leĝe garantiita kontinuigo instituta.