La ekologia restaŭrado de insuloj, aŭ pli simple insula restaŭrado, estas la apliko de la principoj de ekologia restaŭrado al insuloj kaj insularoj. Insuloj, precize pro ties izolado, estas ofte hejmo de multaj endemiaj specioj, same kiel de gravaj reproduktaj areoj por marbirdoj kaj ankaŭ por kelkaj marmamuloj. Ties ekosistemoj estas ankaŭ tre vundeblaj fare de homa ĝenado kaj precize fare de enmetitaj specioj, pro ties malgrando. Insularoj kiaj Novzelando kaj Havajo suferis substancajn formortojn kaj habitatoperdojn. Ekde la 1950-aj jaroj kelkaj organizoj kaj registaraj agentejoj tutmonde laboris kaj penis por restaŭrado de insuloj al ties originajn statojn; Novzelando uzis ilin por teni naturajn populaciojn de speciojn kiuj estis alimaniere malkapablaj survivi en naturo. La ĉefaj komponoj de insula restaŭrado estas la forigo de enmetitaj specioj, rearbarigo kaj la reenmeto de indiĝenaj specioj.