Insulo Neĝomonteto aŭ en angla Snow Hill Island estas preskaŭ komplete neĝokovrita insulo, 33 km longa kaj 12 km larĝa, ĉe la orienta bordo de la Antarkta Duoninsulo. Ĝi estas separata el la Insulo James Ross nordoriente de Admiralty Sound. Ĝi estas unu el kelkaj insuloj ĉirkaŭ la duoninsulo konata kiel Lando de Graham, kiu estas pli proksima al Sudameriko ol iu ajn alia parto de la antarkta kontinento.[1]