Inter caetera | |
---|---|
buleo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Vatikano, Aleksandro la 6-a |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 4-a de majo 1493 |
Loko | Romo |
Inter caetera ("Inter aliaj [verkoj]") estis papa buleo publikita de la papo Aleksandro la 6-a la 4an de majo 1493, kiu garantiis al Hispanio (fakte al la kronoj de Kastilio kaj Aragono) ĉiujn terojn je "okcidento kaj sudo" el linio polus-polusa nome je 100 leŭgoj okcidente kaj sude de ĉiu ajn el la insuloj Azoroj aŭ Kaboverdo.[1]
Restas neklara ĝis nun ĉu la papo estis elsendante "donacon" de suvereneco aŭ feŭdan aligon aŭ investituron. Oni faris diferencajn interpretojn ekde kiam oni faris la buleon, el kiuj kelkaj asertas, ke tiu celis nur transformi la posedon kaj okupon de tero en laŭleĝa suvereneco. Aliaj, inklude la hispanan kronon kaj la konkistadorojn, interpretis ĝin en plej ampleksa ebla senco, komprenante, ke ĝi donis al Hispanio tutan politikan suverenecon.[2]
La buleo Inter caetera kaj aliaj similaj, partikulare Dudum siquidem, formis la Donbuleojn.[3]