Internacia Asocio de Fajrobrigadistoj

Internacia Asocio de Fajrobrigadistoj
laborista sindikato
internacia asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1918 vd
Lando(j) UsonoKanado vd
Sidejo Vaŝingtono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Asocio de Fajrobrigadistoj (angle International Association of Fire Fighters, akronime IAFF) estas profesia asocio kiu reprezentas profesiajn fajrobrigadistojn en Usono kaj Kanado.

La IAFF havas pli ol 331,000 membroj en ties pli ol 3,500 filiaj organizaĵoj. Ties politika aga komitato, FIREPAC, estas unu el la plej aktiva PAC-oj en la lando [1][2]. Ĝia sidejo estas en Vaŝingtono.

La organizaĵo estis establita en 1918 kaj estas membro de la sindikata federacio American Federation of Labor and Congress of Industrial Organizations (AFL-CIO, Usona Federacio de Laboro kaj Kongreso de Industriaj Organizaĵoj) kaj de la Canadian Labour Congress.

En la lastaj jaroj, la organizaĵo malfermis interparolon kun fajrobrigadistaj sindikatoj en anglosaksaj landoj kiel: Britio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, intertempe la organizaĵo esperas plivastigi kunlaboron kun aliaj landoj por plifortigi sian pozicion kiel internacia organizaĵo.

Nuntempe, la organizaĵo funkcias kiel unu el la ĉefaj krizservoj de Nordameriko, kune kun leĝoj kaj spertaj komitatoj kiuj traktas la kampon kaj ankaŭ konsilas pri la uzado de danĝeraj materialoj. Krome, medicinaj teamoj por unua helpo kaj sukuristoj ankaŭ laboras en la organizaĵo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. IAFF News: Osceola Professional Firefighters (September 10, 2020). Arkivita el la originalo je November 13, 2020. Alirita October 1, 2020.
  2. IAFF Raises Record-Breaking Donation For MDA Telethon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]