Internacia Asocio de Filmaj kaj Televidaj Lernejoj

Internacia Asocio de Filmaj kaj Televidaj Lernejoj
asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco majo 1955 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Agareo

Filmarto

Lingvoj

angla lingvovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

La Internacia Asocio de Filmaj kaj Televidaj Lernejoj (france Centre international de liaison des écoles de cinéma et de télévision, akronime CILECT) estas la asocio de la plej gravaj filmaj kaj televidaj lernejoj de la mondo [1].

Ĝi estis fondita en Cannes en 1955 pro iniciato de Marcel L'Herbier (Prezidanto de la Institut des hautes études cinématographiques) kaj Rémy Tessonneau (direktoro de la IDHEC) [2].

La Internacia filmlerneja asocio estas konsistanta el kvin regionaj organizaĵoj tra kiuj agnoskitaj kinolernejoj estas organizitaj. La asocio inkluzivas pli ol 180 instituciojn el 65 landoj, en kiuj 9 000 dungitoj trejnas proksimume 55 000 studentojn ĉiujare .

Ĝia celo estas disponigi rimedon por la interŝanĝo de ideoj inter membrolernejoj kaj helpi ilin kompreni la estontecon de trejnado por kreiva personaro en filmo, televido kaj rilataj amaskomunikiloj.

Ĝi estas dediĉita al la kreado, evoluo kaj prizorgado de regiona kaj internacia kunlaboro inter siaj membrolernejoj kaj al la instigo de filmo kaj televida trejnado en la evolua mondo.

Regionaj organizaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • La European Group for Film and Television Schools (GEECT) estas la organizaĵo de la eŭropaj membroj de CILECT, inkluzive de lernejoj en Israelo, Libano kaj Kartvelio.
  • CILECT Ibero América (CIBA) estas la organizaĵo de la latinamerikaj kaj hispanaj filmlernejoj de CILECT.
  • CILECT Association Asia-Pacific (CAPA) estas la regiona organizaĵo de CILECT-membrolernejoj en la Azi-Pacifika regiono.
  • La CILECT Africa Regional Association (CARA) estas la organizaĵo de CILECT-membrolernejoj en la afrika regiono.
  • La Regional Association of North Americans (CNA) estas la organizaĵo de CILECT-membrolernejoj en Kanado kaj Usono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Listo de plenaj membroj, retejo de CILECT
  2. (1970) “CILECT — The Early Years”, Journal of the University Film Association 22 (4), p. 100–102. Alirita 17 January 2024.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]