Internacia Asocio por la Ecoj de Akvo kaj Vaporo | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1929 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Asocio por la Ecoj de Akvo kaj Vaporo (angle International Association for the Properties of Water and Steam, akronime IAPWS, antaŭe IAPS) estas internacia ne-profitcela asocio de naciaj organizaĵoj koncernita kun la ecoj de akvo kaj vaporo, precipe termofizikaj ecoj kaj aliaj flankoj de alta-temperatura vaporo, akvo kaj akvoplenaj miksaĵoj. La produktoj rilatas al elektrocentraloj kaj similaj industriaj aplikoj
Alivorte, ĝi estas tegmenta asocio de 12 naciaj organizaĵoj dediĉitaj al esplorado de la ecoj de akvo kaj ĝia vaporo. La fokuso estas pri la termodinamikaj trajtoj ĉe altaj temperaturoj.
La celoj de la IAPWS estas:
Nunaj membroj estas Britio kaj Irlando, Kanado, Ĉeĥio, Germanio, Japanio, Nov-Zelando, Rusio, Skandinavio (Danio, Finnlando, Norvegio, Svedio) kaj Usono, kaj asociitaj membroj Argentino kaj Brazilo, Aŭstralio, Ĉinio, Egiptio, Francio, Grekio, Italio kaj Svislando.
La asocio estas dividita en kvar laborgrupojn kaj estas la organizanto de la "Internacia Konferenco pri la Ecoj de Akvo kaj Vaporo", kiu okazas en malsamaj lokoj ĉiujn kvar aŭ kvin jarojn. En 2004 tio estis la 14-a konferenco okazinta en Kioto, en 2008 la 15-a konferenco en Berlino, en 2013 la 16-a konferenco en Londono kaj en 2018 la 17-a konferenco en Prago. Kongresoj estas planitaj en 2024 en Kolorado kaj en 2025 en Helsinko.
La teknika agado estas dividita en kvar ĉefajn laborgrupojn kaj unu subkomitaton