Internacia Centro por Teoria Fiziko | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1964 | |
fondinto(j) | Abdus Salam vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 45° 42′ 9″ N, 13° 43′ 6″ O (mapo)45.70261813.718297Koordinatoj: 45° 42′ 9″ N, 13° 43′ 6″ O (mapo) | |
lando | Italio | |
urbo | Triesto | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
| ||
La Internacia Centro Abdus Salam por Teoria Fizika (ICTP), (عبدالسلام بین الاقوامی ادارہ برائے مطالعہِ علومِ ریاضی و طبیعات) estas internacia esplora instituto por fizikaj kaj matematikaj sciencoj, kiu funkcias laŭ triparta interkonsento inter la itala registaro, Unesko, kaj Internacia Atomenergia Organizo. Ĝi estas proksima al la Parko Miramare, je 10 kilometroj for de la urbo de Triesto, Italio. Fondis la centron en 1964 pakistana Nobel-premiito Abdus Salam.
La centro estas parto de la Triesta Sistemo, reto de landaj kaj internaciaj sciencaj institutoj en Triesto, antauĕnigitaj de la itala fizikisto Paolo Budinich.[1]
Sep sciencaj fakoj esploras en la centro:[4]
La scienca komunumo de la centro inkluzivas esplorajn sciencistoj, postdoktoriĝajn esplorkunulojn, kaj vizitantojn farantajn sendependajn aŭ kunlaborajn esplorojn. La centro ankaŭ havas programojn specife por sciencaj vizitantoj el disvolviĝantaj landoj.[5]
La centro starigis premiojn por honori kaj instigi altnivelan esploradon pri fiziko kaj matematiko.
En 2007 la centro kreis la revuon "Afrika Revuo de Fiziko", tiutempe nomatan "Afrika Fizika Revuo".
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Centre for Theoretical Physics en la angla Vikipedio.