Internacia Federacio de Transportistoj | ||
---|---|---|
tutmonda sindikata federacio internacia ne-registara organizaĵo ne-registara organizaĵo ![]() | ||
Komenco | junio 1896 vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Londono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Federacio de Transportistoj aŭ Internacia Federacio de Transportolaboristoj (angle International Transport Workers' Federation, akronime konata IFT) estas demokratia tutmonda federacio de sindikatoj de transportolaboristoj, fondita en 1896. En 2017 la IFT havis 677 membr-organizojn en 149 landoj, reprezentanta kombinitan membraron de 19.7 milionoj da transportolaboristoj[1] en ĉiuj industriaj transportosektoroj: civila aviado, stivistoj, interna navigado, maristoj, ŝosetransporto, fervojo, fiŝkaptado, urba transporto kaj turismo. La IFT reprezentas la interesojn de la sindikatoj de transportolaboristoj kiu faras decidojn pri laborlokoj, dungokondiĉoj aŭ sekureco en la transportindustrio.