Internacia Federacio de Ĵurnalistoj

Internacia Federacio de Ĵurnalistoj
emblemo
ombrelorganizaĵo
tutmonda sindikata federacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1926 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

La Internacia Federacio de Ĵurnalistoj (IFĴ) estas la granda tutmonda sindikata federacio de la ĵurnalistaj sindikatoj tra la mondo. Ĝi reprezentas pli ol 600,000 amaskomunikilaraj laboristoj de 187 organizaĵoj en 146 landoj [1].

Kiel internacia asocio por ĵurnalistoj, laŭ ĝia misio ĝia celo estas batali por solidareco, sindikatismo, socia justeco kaj rajtoj de laboristoj. Aliaj influkampoj estas demokratio, tutmondiĝo, plurismo, homaj rajtoj, libera gazetaro, seksa egaleco [2][3].

La IFJ estas asociita membro de Unesko[4] kaj reprezentas ĵurnalistojn ĉe la ECOSOC de UN ekde 1953 (UN/ILO) [5]. Ĝi laboras kun la Internacia Sindikata Konfederacio (ITUC) kaj la Trade Union Advisory Committee to the OECD .

Unue fondita en 1926, reformita en 1946 kaj denove, en ĝia nuna formo, en 1952 . Hodiaŭ organizas pli ol 500 000 membrojn en pli ol 100 landoj.

La ĉefsidejo de la Federacio situas en Bruselo, Belgio (155, rue de la Loi) [6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]