Internacia Flughaveno Aden Adde

Internacia Flughaveno Aden Adde
Garoonka Caalamiga Ee Aadan Cadde

emblemo


internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: MGQ ICAO: HCMM
Resuma informo
Lando Somalio
Tipo Publika
Apuda urbo Mogadiŝo
Alteco 9 m
Geografia situo 2° 0′ 49″ N, 45° 18′ 17″ O (mapo)2.01361145.304722Koordinatoj: 2° 0′ 49″ N, 45° 18′ 17″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Aden Adde (Somalio)
Internacia Flughaveno Aden Adde (Somalio)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Aden Adde
Map
Internacia Flughaveno Aden Adde
Kurej-angulo 05/23
Kurej-longo 3 590 m
Retejo mogadishuairport.com
vdr

La Internacia Flughaveno Aden Adde (somale Garoonka Caalamiga Ee Aadan Cadde, arabe مطار آدم عدي الدولي) (IATA: MGQ, ICAO: HCMM), antaŭe konata kiel Internacia Flughaveno Mogadiŝo, estas internacia flughaveno priservanta Mogadiŝo-n, la ĉefurbon de Somalio. Ĝi estas nomita laŭ Aden Abdullah Osman Daar, la unua Prezidanto de Somalio.

Origine modest-granda flughaveno, la instalaĵo kreskis konsiderinde en grandeco en la post-sendependeca periodo post multaj sinsekvaj renovigadprojektoj. Post la ekapero de la enlanda milito en 1991, la flugservoj de Internacia Flughaveno Aden Adde spertis rutinajn interrompojn. Tamen, post kiam la sekurecsituacio en Mogadiŝo multe pliboniĝis en la malfrua 2010-2011 periodo, grandskala rehabilitado de la infrastrukturo kaj servoj de la grundoj denove rekomenciĝis. De frua 2013, la flughaveno reestigis la plej multajn el siaj instalaĵoj kaj lanĉis plurajn novajn servojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]