Internacia Kafa Organizaĵo | ||
---|---|---|
La ĉefsidejo de la organizo en Londono | ||
internacia organizaĵo | ||
Komenco | 1963 vd | |
Sidejo | Londono | |
Lingvoj |
Angla, Franca, Hispana, Portugala | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Kafa Organizaĵo (angle International Coffee Organization, ICO) estas la ĉefa internacia forumo por kafo- rilataj aferoj; ekzemple kafoproduktado, komerco de kafo kaj pli. Ĝi kunvenas en marto kaj septembro por diskuti kafajn aferojn, aprobi strategiajn dokumentojn kaj konsideri la rekomendojn de konsilaj organoj kaj komitatoj.
Usono oficiale retiriĝis de la Internacia Kafa Interkonsento en junio 2018 [1]. Ĝis la 2-a de februaro 2022 ICO-Membro-Registaro reprezentas 93% de la monda kafproduktado kaj 63% de la monda konsumo [2][3].
Ĝi estis kreita en 1963 en Londono, sub la aŭspicioj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pro la granda ekonomia graveco de kafo. Ĝi administras la Internacian Kafon-Interkonsenton (ICA), gravan instrumenton por evolukunlaboro.
Ĝi estis la rezulto de la Internacia Kafa Interkonsento subskribita en 1962 en la sidejo de UN en Novjorko kaj retraktita en 1968, 1976, 1983, 1994 kaj 2007 en la sidejo de OIC en Londono [4].
En junio 2018, ĝia membreco konsistas el 44 produktantomembroj kaj 6 importmembroj [5][6].