Internacia Organizaĵo de Fabrikantoj de Aŭtomobiloj | ||
---|---|---|
asocio aŭtomobilo-faranta firmao | ||
Komenco | 1919 vd | |
Geografia situo | 48° 52′ 19″ N, 2° 18′ 13″ O (mapo)48.8722.30366Koordinatoj: 48° 52′ 19″ N, 2° 18′ 13″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio • Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Organizaĵo de Fabrikantoj de Aŭtomobiloj aŭ Internacia Organizaĵo de Fabrikantoj de Motorvehikloj, en franca Organisation Internationale des Constructeurs d'Automobiles, foje mallongigita kiel OICA, fondita en 1919 en Parizo, estas internacia komerca asocio kies membroj estas 39 naciaj komercaj asocioj de aŭtomobila industrio.[1] OICA faciligas komunikadon inter la membroj de la komercaj asocioj de la nacia aŭtomobila industrio kaj defendas politikon kaj sintenojn de reciproka intereso por siaj membroj je internacia nivelo kaj por la ĝenerala publiko.[2]
OICA gastigas en sia retejo organizajn dokumentojn el variaj fakgrupoj de Unuiĝintaj Nacioj.