Internacia Sociologia Asocio | ||
---|---|---|
erudicia societo scienca societo | ||
Komenco | 1949 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Sociologia Asocio (akronime konata ISA) estas societo kies misio estas trakti sciencajn celojn en la kampo de sociologio kaj sociaj sciencoj. Ĝi estis fondita en 1949 laŭ propono de Unesko. Ĝiaj membroj venas el pli ol 100 landoj [1].
Ĝia tasko estas "reprezenti sociologojn ĉie, sendepende de ilia lernejo de penso, sciencaj aliroj aŭ ideologia opinio, kaj antaŭenigi sociologian scion tra la mondo". Ŝi publikigas la revuojn International Sociology (24-a jaro en 2009) kaj Current Sociology.
La ISA estas membro de la Internacia Socia Scienca Konsilio kun statuso de NRO (Neregistara Organizaĵo) , estas rilata al Unesko kaj havas konsultiĝan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.
La prezidanto (2023–2027) estas la sociologo Geoffrey Pleyers (Universitato Katolika de Lovenp , Belgio).
La ISA okazigas sociologian mondkongreson ĉiujn kvar jarojn, la plej lastatempa okazanta en Melburno de la 25-a de junio ĝis la 1-a de julio 2023 sub la titolo Resurgent Authoritarianism: Sociology of New Entanglements of Religions, Politics, and Economies .