Internacia Unio de Trinkejistoj | ||
---|---|---|
afiŝo por la IBA renkontiĝo de 1965 ĉe la Claridge Hotelo, Bonaero [1] | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 1951 vd | |
Sidejo | Torquay | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Unio de Trinkejistoj (angle International Bartenders Association (IBA)) estas asocio kiu reprezentas la trinkejistojn en la mondo. Ĝi estis fondita la 24-an de februaro 1951 en la hotelo "Grand" en la urbo Torquay en Anglio [2].
La unio fiksas internaciajn normojn por verŝado de trinkaĵoj, alkoholaĵoj kaj koktelaj receptoj, ilia dezajno kaj kiel ili estas servataj, ĉio ĉi por krei situacion kie la produkto kaj servo en trinkejoj tra la mondo estos faritaj unuforme.
La organizaĵo registras kaj konservas la originojn de la trinkaĵoj kaj kokteloj, kvankam la kokteloj laŭ la sindikata normo ne ĉiam estas la samaj kiel la originalaj kokteloj, bona ekzemplo de tio estas la koktelo " mojito ".
La unio okazigas du konkurencojn ĉiun jaron: koktelkonkurenco (World Cocktail Competition, WCC) kaj konkurenco de trinkejista ĵonglado (World Flairtending Competition, WFC). La trinkejistoj partoprenantaj ĉi tiujn konkursojn estas internacie rekonitaj pro siaj kapabloj.
En ĉiuj landoj, la organizaĵo estas reprezentita fare de trinkejaj lernejoj kiuj laboras kunlabore kun ĝi.
La celoj kaj principoj kiujn IBA reprezentas estas plej bone ilustritaj per la reguloj kiuj estis establitaj ĉi-okaze:
Ĉiuj ĉi tiuj punktoj daŭre estas senŝanĝaj kaj ili daŭre estas inkluditaj en la hodiaŭaj IBA-reguloj. Dum pli ol 50 jaroj, ĉi tiuj reguloj funkciis kiel ĉiutaga gvidado en ĉiuj agadoj de IBA.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|