Internacia filmfestivalo Palm Springs de mallongaj filmoj | ||
---|---|---|
filmofestivalo | ||
Komenco | 1995 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Festivalo de Mallongaj Filmoj de Palm Springs (angle Palm Springs International ShortFest aŭ Palm Springs International Festival of Short Films, mallongigite ShortFest) okazas ĉiujare ekde 1995 en la urbo Palm Springs en la usona subŝtato Kalifornio kaj estas konsiderata la plej granda festivalo de mallongaj filmoj en Usono [1].
Okazita dum sep tagoj en junio, la Palm Springs International ShortFest montras pli ol 350 mallongajn filmojn ĉiun jaron kaj gastigas merkaton de tia ĝenro de filmoj kun pli ol 3 000 novaj mallongaj filmoj ĉiujare. Ĝi ankaŭ ofertas tritagan programon kun seminarioj, majstraj klasoj, paneloj kaj diskutoj kun senpaga eniro por ĉiuj filmaj kaj komercaj vizitantoj. Kiel AMPAS- kvalifika festivalo, la Palm Springs International ShortFest prezentis pli ol 100 mallongajn filmojn en ĝia 25-jara historio kiuj poste ricevis Akademipremio nomumojn en la mallongaj kategorioj.
La festivalo de mallongaj filmoj estas kromprodukto de la Palm Springs International Film Festival, okazigita ĉiun januaron.