Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).
La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.
A |
alfa |
|
Mi havas en akvo skafandriston aŭ Mi estas faranta provveturon
|
B |
bravo |
|
Mi havas danĝeran ŝarĝon
|
C |
charlie |
|
Jes
|
D |
delta |
|
Ne alproksimiĝu al mi, mi manovras probleme/malfacile
|
E |
echo |
|
Mi ŝanĝas la direkton al tribordo
|
F |
foxtrot |
|
Mia ŝipo estas kripla, komuniku kun mi
|
G |
golf |
|
Mi bezonas ŝipstiriston
|
H |
hotel |
|
Mi havas ŝipstiriston surŝipe
|
I |
india |
|
Mi ŝanĝas la direkton al babordo
|
J |
juliett |
|
Mi estas prepariĝanta signali per semaforo aŭ Mi brulas, restu for de mi
|
K |
kilo |
|
Mi volas komuniki kun vi
|
L |
lima |
|
Vi tuj haltu vian ŝipon
|
M |
mike |
|
Mi havas sur ferdeko kuraciston aŭ Mi haltis
|
N |
november |
|
Ne
|
O |
oscar |
|
Iu eksterŝipe
|
P |
papa |
|
Ĉiuj enŝipiĝu, ĝi prepariĝas eknavigacii. Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro)
|
Q |
quebec |
|
Ĉiuj en la ŝipo estas sanaj, mi petas permeson por albordiĝi/tranavigacii
|
R |
romeo |
|
|
S |
sierra |
|
Mi retroveturas
|
T |
tango |
|
Ne venu proksime al mi, restu for de me
|
U |
uniform |
|
Vi stiras danĝeren
|
V |
victor |
|
Mi petas helpon
|
W |
whiskey |
|
Mi petas kuracistan helpon
|
X |
xray |
|
Interrompu la manovron kaj atendu miajn signalojn
|
Y |
yankee |
|
Mi trenas mian ankron
|
Z |
zulu |
|
Mi bezonas trenŝipon
|
0 |
nul |
|
1 |
unu |
|
2 |
du |
|
3 |
tri |
|
4 |
kvar |
|
5 |
kvin |
|
6 |
ses |
|
7 |
sep |
|
8 |
ok |
|
9 |
naŭ |
|
signalilo |
|
ripetigilo 1 |
|
ripetigilo 2 |
|
ripetigilo 3 |
|
ripetigilo 4 |
|
- La flago-alfabeto por Esperanto havas verdajn flagojn por la ses supersignitaj literoj [1]
- La flago-alfabeto por la sveda havas flagojn por la tri supersignitaj literoj [2]