La internacia tipografia stilo (aŭ internacia stilo), same konata sub la nomo svisa stilo, estas grafika skolo, kiu sekvis al la Nova tipografio kaj disradiis internaciskale el Svislando en la 1950-aj jaroj.
Ĉi tiu stilo metas la akcenton sur sobrecon, legeblecon kaj objektivecon. La distingigaj elementoj de la internacia stilo estas nesimetria grafika aranĝo, uzo de kradoj, de senserifaj tiparoj kiel Akzidenz-Grotesk kaj kolumnoj maldekstre alĝustigitaj kun dekstraflanke neregulaj liniofinoj. Kiel ilustraĵon oni ofte preferas foton, ofte nigra-blankan, ol desegnoj. Multnombraj kreaĵoj de la internacia stilo uzas la tipografion, krom por tekstoj, ankaŭ kiel ĉefan elementon, kiu strukturas la grafikan aranĝon.