International Sweethearts of Rhythm estis ĵazbandego fondita en 1939 ĉe la lernejo Piney Woods Country Life en Misisipio, kiu konsistis nure el virinoj sen rasaj limigoj.
Konata antaŭula virina bando estis Ina Ray Hutton and her Melodears, kiu ekzistis ekde 1934 ĝis 1939. Ekde 1941 Anna Mae Winburn (naskiĝinta en 1913) estis la direktistino (antaŭe ĉe la ensemblo Lloyd Hunter Serenaders), kiu ankaŭ prezentis kantiste. Dum la Dua Mondmilito, kiam multaj bandegomuzikistoj devis militservi, la bando havis grandan sukceson (per superaj vizitantonombroj de 35.000 dum unu semajno en Teatro Howard je Vaŝingtono) kaj koncertis precipe antau nigrula publiko. En 1946 ĝi faris kinofilmeton. La bandego ekzistis ĝis fine de 1949. Al ĝiaj muzikaranĝistoj apartenis interalie Mary Lou Williams, la sperta kansasurboĵaza muzikisto Eddie Durham (kiu jam ankaŭ aranĝis por la bando de Ina Ray Hutton) kaj Jesse Stone.
Winburn ree kaj ree ankaŭ en la 1950-aj provis fondis novajn posteulajn bandojn, sen tamen povi ekligi al malnovaj sukcesoj. Al la solistoj apartenis Viola „Vi“ Burnside (tenorsaksofono), kunlernejanino de Sonny Rollins kaj antaŭe muzikisto de la ensemblo Harlem Playgirls.
(Du muzikistinojn el la bando, solotrumpetisto Tiny Davis frapinstrumentisto Ruby Lucas, Greta Schiller kaj Andrea Weiss pli detale portretas en sia dokumenta filmo Tiny & Ruby: Hell Divin’ Women el 1988)